Abazio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
F44.4 | Abazio | |
La abazio estas nekapableco aŭ malfacilego marŝi, sen perdo de la muskola forto, nek perturbo de la sensoj. La abazion oni ne konfuzu kun la paralizon, ĉar ne estas perdo de la muskola tonuso.
Kiam estas neebleco stari, oni parolas pri astatio-abazio.
La abazio estas neŭrologa simptomo de tre diversaj malsanoj.
Fiziologiaj abazioj
La abazioj pro fiziologia kaŭzo devenas de lezo (pro vundo, infekto, cerbovaskula akcidento, tumoro ...) de la cerbaj aŭ cerbetaj zonoj, kiuj regas la senson de ekvilibro aŭ la movan kunordigon. Ekzemploj: alkoholismo, veneniĝo, multloka sklerozo.
Psikologiaj abazioj
Deprimo, histerio estigas abazion.
Oni ankaŭ trovas tiu simptomon ĉe la maljunuloj, dirata "Malsano de Blocq", asociita kun fobio pri la faloj.
Eksteraj ligiloj
grekefrance Reta medicina vortaro grekefrance Perturboj de la marŝo grekeangle Angla medicina vortaro grekeruse El la Rusa Akademio