Abraham ben David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham ben David
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1119 (1119-11-30)
en Narbonne
Morto 27-an de novembro 1198 (1198-11-27) (78-jaraĝa)
en Vauvert
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Isaako la Blinda
Parencoj Abraham ben Isaac of Narbonne
Okupo
Okupo filozoforabeno
Verkoj Baʻalé ha-nefesh
vdr

Abraham ben DAVID (ĉirkaŭ  1125 – 27a de Novembro 1198),[1] konata ankaŭ pere de la mallongigo RABaD (el Rabbeinu Abraham ben David) Ravad, Ravaad aŭ RABaD III, estis provenca rabeno, granda komentisto pri la Talmudo, la Sefer Halaĥot de la rabeno Jitzhak Alfasi kaj la Miŝne Tora de Maimonides, kaj estas konsiderata kiel patro de la Kabalo kaj unu el la ŝlosilaj kaj gravaj ligiloj en la ĉeno de la judaj mistikistoj.

Lia patrinflanka avo estis fama Rabeno Jitzhak aŭ Jakov Ibn Baruĥ de Mérida (1035–1094). Aliaj familianoj estis gravaj judaj intelektuloj. Li mem loĝis en Lunel, Montpellier kaj Posquières, kie li zorgis pri malriĉaj studentoj.

Plej el liaj verkoj estas perditaj, sed kelkaj survivas, kiel la "Sefer Ba'alei ha-Nefeŝ" (Libro pri konscienculo), traktato pri la reguloj pri virinoj, publikigita en 1602, kaj lia komentario pri Torath Kohanim, publikigita en 1862 en Vieno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abraham Zakuto, Sefer Juĥasin, Krakovo 1580 (Hebree), p. 262 en PDF. Oni diras, ke li mortis en ŝabato de Ĥanuka en la jaro [4],959 Anno Mundi, koresponda al 1198 p.K.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Twersky, Isadore (1962). Rabad of Posquières: A Twelfth-Century Talmudist. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. OCLC 300160469.