Adèle Castillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adèle Castillon
Persona informo
Naskonomo Adèle Castillon du Perron
Naskiĝo 24-an de oktobro 2001 (2001-10-24) (22-jaraĝa)
en Potevio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Benoît Castillon du Perron
Amkunulo Matthieu Reynaud
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Adèle CASTILLON du Perron, estas franca kantisto kaj aktorino. Ŝi estis la kantisto en la franca pop duo Videoclub de 2018 ĝis 2021, kaj poste iris sola. Kiel aktorino, ŝi aperis en la franca komedia filmo Sous le même toit (2017) kaj franca suspensfilmo School's out (2018).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Castillon estis naskita en Angers, Francio, de Benoît Castillon du Perron kaj Anne-Pascale Crèvecœur. Ŝi havas du gefratojn. Kiel infano, Castillon komencis fari filmetojn por YouTube kaj havis teatrotrejnadon, kvankam ŝi ne konsideris, ke tiuj du estas rilataj aferoj kaj ne intencas uzi YouTube por siaj karier-perspektivoj. En la aĝo de 15, kun aktorino Léa Seydoux kaj kelkaj amikoj, ŝi intervjuis la Dalai-Lamaon en Dharamsala, Hindio.[1]

En 2018, Castillo kaj Matthieu Reynaud kaj formis Videoclub. Ilia kanalo havis pli ol 20 000 abonantoj antaŭ eldoni ion ajn (je suspekto de YouTube oficejoj) pro sia populareco en la ejo kaj ilia muziko rapide furoris tie, ĉe TikTok, kaj ĉe Spotify.[2][3]

En Majo 2021, antaŭ la publikigo de ilia albumo Euphories, Videoclub anoncis la disbandigon de la grupo kaj ke ili volis sekvi solludajn projektojn.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]