Adivasioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adivasioj
izolita homa grupo • Indiĝenaj popoloj
tribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Adivasi-virino en Odiŝo

La termino Adivasi (hindie अदिविसी, laŭvorta traduko: originaj loĝantoj) rilatas al grupoj de homoj kiuj estas rekonitaj en la barata konstitucio kiel indiĝenaj triboj (angle Scheduled Tribes) [1][2].

Percento de Adivasioj en Barato de censo 2011

La hinda subkontinento estis loĝita de diversaj triboj eĉ antaŭ la migrado de la parolantoj de eŭropaj-hindaj lingvoj al norda Barato, kaj antaŭ la setliĝo de parolantoj de dravidiaj lingvoj en suda Barato. La termino "Adivasi" estas kolektiva termino kiu rilatas al ĉiuj tiuj triboj kiuj estis oficiale rekonitaj kiel tia kaj ĝi ne estas specifa popolo aŭ grupo de popoloj de komuna origino, ĉar la Adivasi estas disvastigitaj ĉie en la lando kaj parolas malsamaj lingvoj. La kriterioj laŭ kiuj certa populacio estas difinita kiel tribo ne estas malambiguaj kaj inkluzivas multajn faktorojn, inkluzive de ekonomiaj interesoj.

Estas laŭtakse ke la nombro da tribaj homoj en Barato komence de la 21-a jarcento estis proksimume 84 milionoj da homoj (proksimume 8% de la totala barata populacio laŭ la censo de 2001)

La plej grandaj koncentriĝoj de la Adivasi estas en tri lokoj:

  1. En la Himalajo en norda Barato, plejparte en Biharo kaj Ĝarkando, same kiel en la sep fratinŝtatoj en nordorienta Barato (en kelkaj el ili, kiel ekzemple en Mizoramo, ili konsistigas pli ol 50% de la populacio).
  2. En la montetoj de la ŝtato de Raĝastano kaj en la montetoj de centra Barato plejparte en la ŝtato de Odiŝo kaj la limaj ŝtatoj same kiel laŭ la Narmada rivero.
  3. Grupoj en Suda Barato, en la ŝtatoj de Tamilnado, Keralo kaj Karnatako.

Aldone, ili estas ankaŭ troveblaj en la teritorioj Andamanoj kaj Nikobaroj.

Aldone al Barato, Advasi ankaŭ povas esti trovita en Srilanko kaj Pakistano.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Russell, R. V., The Tribes and Castes of the Central Provinces of India, London, 1916.
  • Raj, Aditya & Papia Raj (2004) "Linguistic Deculturation and the Importance of Popular Education among the Gonds in India" Adult Education and Development 62: 55–61
  • Vindicated by Time: The Niyogi Committee Report (edited by S.R. Goel, 1998) (1955)
  • Tribal Movements in India, by Kumar Suresh Singh. Published by Manohar, 1982.
  • Tribal Society in India: An Anthropo-historical Perspective, by Kumar Suresh Singh. Published by Manohar, 1985.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Engin F Isin. (2015) Citizenship After Orientalism: An Unfinished Project. Taylor & Francis. ISBN 978-1-317-68137-3. “Widely addressed as tribals, Adivasis are heterogeneous groups spread all over the nation having different languages and group identities.”.
  2. (7 February 2013) “Claiming Indigenousness in India”, Books & Ideas. Alirita 30 September 2022.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]