Adolf Mérei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Mérei
Afiŝo pri opereto de Adolf Mérei: Katonadolog
Afiŝo pri opereto de Adolf Mérei: Katonadolog
Persona informo
Naskonomo Merkl Adolf József Mihály
Naskiĝo la  7-an de februaro 1877(nun 1877-02-07)
en Hungario Hatvan (Hungario)
Morto la 12-an de marto 1918
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo Literatura tradukistoverkistoteatrestroteatra reĝisoro
vdr

Adolf Mérei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mérei Adolf estis hungara scenaristo, reĝisoro, tradukisto, teatrestro. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Merkl Adolf József Mihály, lia familia nomo estis laŭ [1] Mérey. Lia pseŭdonimo estis Klado.

Adolf Merkl [2] naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Hatvan, li mortis la 12-an de marto 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Mérei komence estis ĵurnalisto, poste arta sekretario de Teatro Magyar (1901), ekde 1903 ankaŭ reĝisoro. Ekde 1907 li laboris en Népszínház kaj aliaj muzikaj teatroj. En 1911 li estis reĝisoro en la ĵus fondita Népopera. Dum la 1-a mondmilito li gvidis muzikajn teatrojn aŭ kabaredojn en la ĉefurbo. Li verkis aŭ tradukis pli ol 200 muzikajn teatraĵojn (ĉefe operetojn), krome li faris preskaŭ ĉion en la teatroj. Li mortis tragike: li manĝis malbonan manĝaĵon en Berlino, hejmenveninta la kuracistoj jam ne povis savi lin.

Li havis edzinon.

Elektitaj teatraj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj reĝisoraĵoj (samtempe scenaristo)[redakti | redakti fonton]

  • Simon Judit (1915)
  • A szobalány (1916)

Elektitaj teatraj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Léon-Stein: A víg özvegy (muziko: Ferenc Lehár, 1906)
  • Armont-Nancey: Az éjjeliőr (1915)

Elektitaj originaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gotterhalte (1903)
  • A sátán kutyája (laŭ verko de Conan Doyle), 1907)
  • Katonadolog (1913, vidu la bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]