Adolf Silberstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf Silberstein,Adolf Ötvös [otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Silberstein Adolf estis hungara-germana ĵurnalisto, kritikisto, esteto, membro de Societo Petőfi.

Adolf Silberstein naskiĝis [1] la 1-an de julio 1845 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de januaro 1899 en Budapeŝto.

Biografio

Adolf Silberstein frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Lejpcigo, Berlino, Heidelberg. Post la doktoriĝo li restis en Germanio kiel ĵurnalisto, poste redaktoro. En 1870 li hejmenvenis kaj li redaktis gravajn germanligvajn gazetojn, dume li tradukis hungarajn verkojn al germana lingvo. Li verkis precipe germane, pli malofte hungare.

Verkaro (elekto)

  • Die Katharsis des Aristoteles 1867
  • Bibel der Natur 1880 kvarfoje eldonita kaj tradukita anglen
  • Egy pesti Don Juan 1885 - hungara romano
  • Im Strome der Zeit 1894–1895 - kolektaĵo de studoj

Fontoj