Adolfo Suárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo Suárez

Adolfo Suárez González (naskiĝis 25-a de septembro, 1932, en Cebreros, provinco Avilo, mortis la 23-an de marto 2014 en Madrido) estis hispana politikisto.

Li komencis sian politikan karieron dum la reĝimo de Francisco Franco, kiel lojala frankisto, kaj li atingis la postenon de ministro-ĝenerala sekretario de la Movimiento Nacional, la partio formita el la Hispana Falango. Li ankaŭ estis direktoro de la ŝtata televido.

Por ĝenerala surprizo, li estis elektita de la reĝo Johano Karlo la 1-a kiel ĉefministro en julio 1976, kaj baldaŭ pruvis sian lertecon per la eko de reformoj kiuj kondukis al la starigo de demokratio en la lando. La procezo estis sufiĉe riska, pro la opono de la tradiciistoj (inter kiuj ĉefe la militistoj, multaj el kiuj estis partoprenintaj la civilan militon), kaj pro la premo de la opoziciaj fortoj, kiuj deziris pli rapidan kaj profundan reformon, kun rompo de la tradicio.

Li formis moderan partion (UCD, Unuiĝo de la Demokrata Centro), kun junaj teknokratoj de la malnova reĝimo kaj moderaj opoziciuloj, kiu venkis la unuajn postmilitajn balotojn, la 15-an de junio 1977, kaj li fariĝis la unue elektita ĉefministro post tiu tempo.

La nova Parlamento redaktis novan demokratan konstitucion. Novaj balotoj okazis en 1979, kaj Suárez venkis denove.

Tamen, la malforteco de la partio kondukis lin al la demisio komence de 1981. Dum la parlamenta elekto de lia posteulo Leopoldo Calvo-Sotelo, okazis intento de puĉo, kun invado de la Parlamento. Dum la invado Suárez montris evidentan kuraĝon.

Li forlasis la partion, kaj ankoraŭ klopodis por la novaj elektoj en 1982, sed li fiaskis. Post diversaj balotaj partoprenoj, li definitive forlasis aktivan politikon en 1991.

La reĝo nomumis lin Duko de Avilo.

Citaĵo
 Mi dankos ke vi ĉiam serĉu tiujn aĵojn, kiuj kunigas vin kaj vi trankvile kaj kun justeca spirito parolu pri tiuj aĵoj, kiuj malkunligas vin. 
— Adolfo Suárez

Vidu ankaŭ