Adomas Vaitilavičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adomas VAITILAVIČIUS
Persona informo
Naskiĝo 6-a de februaro 1915
en Nausėdai, distrikto Skuodas (Litovio)
Morto 19-a de decembro 1996
en Vilnius
Tombo Rokantiškės Cemetery
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1932
vdr

Adomas VAITILAVIČIUS ( naskiĝis la 1915 en vilaĝo Nausėdai, distrikto Skuodas, mortis la 19-an de decembro 1996 en Vilnius, enterigita en tombejo Rokantiškės, la 18-a sektoro) estis kuracisto mikrobiologo, doktoro de medicinaj sciencoj (1956), esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1933 A. Vaitilavičius finis teknikan mezlernejon pri veterinario en Gruzdžiai (distrikto Šiauliai), ĝis la jaro 1945 laboris kiel veterinaro en Seda (distrikto Mažeikiai), en 1950 finis studojn en Medicina fakultato de Kaŭna universitato. Dum 1954-1963 li estis prelegisto en Medicina fakultato de Vilna Universitato, de 1956 - docento. De 1963 A. Vaitilavičius estris laboratorion de mikrobiologio en Instituto pri Epidemiologio, Mikrobiologio kaj Higieno. Li publikigis sciencajn artikolojn pri diagnostiko de intestaraj malsanoj (disenterio precipe), ankaŭ artikolojn pri medicina terminologio. A. Vaitilavičius estas unu el aŭtoroj de solida medicina terminaro (1958).

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Li lernis Esperanton memstare en fino de 1920-aj jaroj, de 1932 komencis skribi al Heroldo de Esperanto. En 1933 li unuafoje partoprenis en kongreso de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas.

Pli vaste li ekagis fine de la 1950-aj jaroj, post 17-jara paŭzo trudita de stalinismo. A. Vaitilavičius multajn jarojn gvidis E-klubon en Vilnius. Li estis estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj ekde la fondo en 1979 kaj samtempe vicprezidanto de ties litova filio, kaj de 1989 – vicprezidanto de restarigita Litova Esperanto-Asocio. A. Vaitilavičius estis UEA-delegito, fakdelegito pri esperantologio kaj pri mikrobiologio.

Li partoprenis en kvin Universalaj Kongresoj kaj prelegis en tri, partoprenis preskaŭ en ĉiuj tridek Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET), li mem organizis kelkajn tendarojn BET en Litovio. Ekde la jaro 1980 li orgaganizis tradiciajn literaturajn-kulturajn konkursojn MUZO. Li estis pasia popularigisto de la lingvo internacia – prelegis, publikigis artikolojn, partoprenis en televidaj kaj radiaj elsendoj. A. Vaitilavičius edukis multajn novajn lingvanojn, gvidis Esperanto-kursojn, instruis tradukistojn kaj mem tradukis litovan literaturon.

Li kompilis ĉiujn dek kajerojn de la almanako Horizonto de Soveta Litovio (1970-1971, 1979-1987), redaktadis kaj eldonadis ekstercenzurajn periodaĵojn Uniĝo, Amikeco k.a., iniciatis eldonadon kaj redaktis almanaketon Muzo kun premiitaj konkursaĵoj en samnoma ĉiu-jara literatura konkurso en Vilnius dum 1974-1983 (la libretoj nomiĝis Muzo-74,Muzo-75, ... Muzo-83). A. Vaitilavičius estis redaktoro de refondita revuo de Litova Esperanto-Asocio Litova Stelo (1991-1994), verkis novelojn kaj poemojn (ankaŭ sub pluraj pseŭdonimoj). A. Vaitilavičius estis en Litovio unu el plej bonaj fakuloj de Esperanto. Li publikigis duoncenton da esperantologiaj eseoj. En 1994 aperis lia Esperanto-lernolibro por litovoj. Li redaktis la dudirektan Esperanto-litovan vortaron (1988) de Konstantinas Puodėnas kaj la terminaron Internacia poŝtservo (1996) de Algimantas Piliponis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Medicina ("Medicino", kun K. Katilius, L. Laucevičius, S. Pavilonis, B. Penkauskas, 1958)
  • Maistas ir mikrobai ("Nutraĵo kaj mikroboj", 1980)
  • Metodiniai nurodymai bakteriologinėms laboratorijoms ("Metodaj direktivoj al bakteriologiaj laboratorioj", kompilis kun E. Milnerienė, D. Stankaitienė, J. Tumėnaitė, 1974)
  • Tarptautinė esperanto kalba : vadovėlis mokyklai, kursams ir savimokai ("Internacia lingvo Esperanto : lernolibro al la lernejo, kursoj kaj memlernado") (1994, 2005)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

el la litova[redakti | redakti fonton]

el Esperanto en la litovan[redakti | redakti fonton]

Redaktitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzo,10 libretoj (almanaketo de premiitaj konkursaĵoj dum samnoma ĉiu-jara literatura konkurso, 1974-1983)
  • Esperanto-lietuvių ir lietuvių-esperanto kalbų žodynas ("Esperanto-litova kaj litova-Esperato vortaro" de Konstantinas Puodėnas, 1988)
  • Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai ("Litovaj-Esperantaj konversacioj" de Stasys Gaidamavičius, 1994)
  • Tarptautinė pašto tarnyba : žinynas lietuvių, prancūzų, anglų, esperanto, rusų ir vokiečių kalbomis ("Internacia poŝta servo : informlibro en lingvoj litova, franca, angla, esperanto, rusa kaj germana" de Algimantas Piliponis, (1996)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vaitilavičius, Adomas 1972 : Esperanto - ĉu pli riĉa, ol naciaj lingvoj?, Esperanto, 798 (6), p. 107

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Mažoji lietuviškoji tarybinė enciklopedija, III t., ("Malgranda litova soveta enciklopedio", 3a vol., p. 655, Vilnius, 1971)
  • Adomas Vaitilavičius, Mia esperantista kariero, Litova Stelo, n-ro 2, 1995
  • Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto unua, p. 74 (1997)