Adrián Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrián Horváth
Adrián Horváth
Adrián Horváth
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1970 (1970-09-11) (53-jaraĝa)
en Kiskőrös
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Adrián Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Adrián estis hungara komponisto, dirigento, trombonisto, tubjisto, instruisto, instrumentadisto, oficiro.

Adrián Horváth [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1970 en Kiskőrös.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adrián Horváth frue komencis okupiĝi pri muziko en la urba muziklernejo (1979-1984), poste li maturiĝis en armea mezlernejo, samtempe li estis tubjisto. Li komencis sian profesian soldatan karieron en Veszprém (urbo) kiel tubjisto en 1989. En la urba muzika mezlernejo li akiris plian diplometon pri trombono. En 2002 li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Sopron, en 2008 plian diplomon en Universitato de Miskolc, en 2012 muzikinstruistan diplomon en Universitato István Széchenyi. Vespere li ofte estis muzikisto de Teatro Petőfi (Veszprém). Jam ekde 1989 li instruis en diversaj muziklernejoj. Intertempe en 2007 li atingis la rangon ĉefleŭtenanto. En la sekva jaro li iĝis armea dirigento de Pápa. En 2011 li emeritiĝis en la armeo, sed civile li instruas en kolegio de Pápa. En 2017 li estis nomumita lernejestro. Li ricevis 3 premiojn inter 2010 - 2016. Li ankaŭ komponadis.

Elektitaj komponaĵoj por blovorkestroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj simfoniaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanctus
  • Solaris
  • Walz No. 1

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar indulókönyv (2010)
  • Gáty Zoltán (1856. március 5 - 1928. július 17.), Pápa város zeneszerzője (2015)
  • Két évszázad fúvószenéje Pápán (2016)
  • Fúvószenekari hangszerelés (2016, studenta lernolibro)
  • A magyar induló (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]