Adson de Melk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adson de Melk estas fikcia figuro, rolulo el la romano La nomo de la rozo de Umberto Eco. Li rakontas tiun romanon en la mi-formo. La nom-aldono "de Melk" rilatas al Monaĥejo Melk ĉe Danubo en Aŭstrio.

Laŭ la romano Adson kiel maljunulo notas (latine) siajn travivaĵojn el novembro 1327, kiam li kiel benediktana novico en monaĥejo en norda Apenino. Li servas al patrulo William de Baskerville, kies tasko estas solvi enigman krimon.

Unu el la gravaj temoj de la romano estas la amo de Adson al kamparana junulino. La rozo de la titolo simbolas tiun amon, kaj Adzon ne sukcesas ekscii la nomon de la rozo, de la junulino.

La nomo "Adson" estas, same kiel la nomo "William de Baskerville", aludo al la noveloj de Arthur Conan Doyle pri Sherlock Holmes: William estas kvazaŭ Holmes (inter kies plej konataj kazoj estis "la hundo de Baskerville"), Adson estas kvazaŭ d-ro Watson, helpanto kaj fikcia notanto de ilia aventuroj. Tiun alegorion substrekas multaj tekstaj aludoj, interalie la alparolo de William "mia kara Adson" – Holmes ĉiam nomas sian amikon "mia kara Watson".