Afrika palmapuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Afrika palmapuso
dumfluge
dumfluge
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Cypsiurus
Specio: C. parvus
Cypsiurus parvus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Cypsiurus parvus

La Afrika palmapuso (Cypsiurus parvus) estas eta apuso. Ĝi estas tre simila al la Azia palmapuso, Cypsiurus balasiensis, kvankam iomete pli granda, kaj estis iam konsiderata la same specio.

Ĝi estas komuna loĝanto kaj reproduktanto en tropika Afriko. La nestomaterialo estas gluita al la reverso de palmofolio per salivo, kiun estas uzata ankaŭ por sekurigi la kutimajn du ovojn. Tiu estas rapidfluga birdo de malferma kamparo, kiuj estas tre forte asociaj kun Oleopalmoj.

Tiu 16cm longa afrotropika specio estas ĉefe palbruna. Ĝi havas longajn reeenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surterigas volonte surgrunden. La voĉo estas laŭta krio.

Tiuj apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante flugantajn insektojn per siaj bekoj. Palmapusoj ofte manĝas insektojn proksime de la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Referencoj[redakti | redakti fonton]