Agieo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agieo
epithet
Informoj
vdr

Agiea (el la greka Ἀγυιεύς, «strata») estis epiteto de la olimpa dio Apolono, laŭ la helena mitologio. Per ĝi oni alvokis Apolonon kiel protektanto de stratoj[1], publikaj lokoj kaj enirejoj al hejmoj[2]. Pro tiu kialo, li ricevis kultadon en Akarno[3], Mikeno[4] kaj Tegeo[5]. la origino de la kultado al Agiea Apolono en tiu ĉi lasta urbo estas priskribita fare de Paŭzanio en sia verko Priskribo de Grekio[6][7].

Bildo de Agiea Apolono sur monero el Ambracio. Videblas sur ĝi la konusa prezentado de la dio.

La kultado al Agiea Apolono estis senikona, la dio estis adorita en la formo de pinta kolono aŭ obelisko[8], kiun oni ofte konservis ĉe la ĉefpordo de privataj hejmoj[9][10] aŭ en subĉiela kamparo pli ofte ol en temploj. Tiu simbolo similas al la pinta konuso malkovrita sur la pordo de hitita templo en Bojatzkoi, sur kiu aperas skribaĵo kun la nomo Apulunas, protektanto de la pordego. La grekoj nomis tion Agieo, kun signifo «protektanta dio kiu forpelas malicon»[11]. El tio devenis kultadon al du lokaj diaĵoj en Ateno, nomitaj Agieoj, al kiuj oni oferadis por forpeli misfortunon[12].

Diversaj verkistoj asertas ke la omfala ŝtono ĉe la Orakolejo de Delfo origine estis modifita kolono de Agieo[13]. Kiam ĝi staris antaŭ domo, la obelisko estis ofte ornamita per oferaĵoj kiel rubando aŭ girlando de mirto aŭ laŭro. Ili apogis sin sur cirkla aŭ kvadrata bazo, kaj ankaŭ estis faritaj el ligno. Dum la romia epoko, troviĝis ekzempleroj dediĉitaj ankaŭ al Bakĥo[12].

Agieo, la hiperboreo[redakti | redakti fonton]

Templo de Apolono en Delfo, fondita laŭ legendo de la hiperboreaj Oleno, Pagaso kaj Agieo.

Krome, Agieo estis la nomo de hiperborea sacerdoto de Apolono. Kune kun Pagaso kaj Oleno, li vojaĝis el norda Eŭropo al Deloso, por plenumi la ĉiujaran oferon de sia popolo al Apolono en lia naskiĝloko. Tamen, ili haltis en Delfo kaj establis tie la kultadon al la olimpa dio, kiu estis ĵusvenkinta la drakajnon Pitono kaj alpropigis al si la faman orakolejon. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio Geo, kiu poste cedis ĝin al Temiso aŭ al Febo[14].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horacio. Odoj, 6.
  2. Leonhard Schmitz. Artikolo Agyieŭs ĉe Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol.1, paĝ.83. Eld. William Smith, Little, Brown and Company. Boston, 1867. [1] Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.31.3.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.19.7.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.56.1.
  6. Horacio. Carmines, 4. 6. 28
  7. Makrobio. Saturnalia 1.9
  8. Henry Liddell kaj Robert Scott. A Greek-English Lexicon, paĝ.16. Eld. Oxford University Press, Oxford, 1996. ISBN 0-19-864226-1.
  9. Ferekrato, 87.
  10. Dieŭkidaso, 2.
  11. Martin Nilsson. Die Geschichte der Griechische Religion, paĝ. 564. Eld. Verlag C.H.Beck, 1955.
  12. 12,0 12,1 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et la Mythologie.
  13. Lewis Richard Farnell. The Cults of the Greek States, paĝ. 308. Eld. Clarendon Press, Oxford, 1907 [2].
  14. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.5.7-8.