Pagaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Templo de Apolono en Delfo, fondita laŭ legendo de la hiperboreaj sacerdotoj Pagaso, Oleno kaj Agieo.

Pagaso (el la greka, «tiu, kiuj firme retenas») estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio:

  1. Pagaso estis hiperborea sacerdoto de Apolono. Kune kun Oleno kaj Agieo, li venis el norda Eŭropo al Delfo, kaj tie establis la kultadon al la olimpa dio kiam li venkis la drakajnon Pitono kaj alpropigis al si la faman orakolejon. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio Geo, kiu poste cedis ĝin al TemisoFebo[1].
  2. Pagaso estis ankaŭ soldato kiu aliĝis la ekspedicion de Eneo en Italio. Tie ili trovis la kontraŭstaron de la loka princo Turno, kaj Pagaso mortis en posta batalo, fare de Kamilo[2].

Pagaso estis ankaŭ apudmara urbo en Magnisio (Tesalio), kie supozeble komenciĝis la ekspedicio de Jasono kaj la argonaŭtoj, ĉar ilia ŝipo Argo estis konstruita tie[3]. Laŭ ĝi, Apolono ricevis la kromnomon Pagasa, ĉar en tiu urbeto troviĝis sanktejo dediĉita al li, konstruita de Trofonio[4] kaj Jasono[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.5.7-8.
  2. Vergilio. Eneado, 11.670.
  3. Strabo. Geografio, 9.5.15.
  4. Heziodo. Ŝildo de Heraklo, 70.
  5. Ovidio. Metamorfozoj, 8.1.