Ahvazo
Ahvazo estas metropolo, universitata urbo kaj regiona ĉefurbo de Irano.
Bazaj informoj
- 31° 19′ 39″ N 48° 41′ 38″ O / 31.32750 °N, 48.69389 °O (mapo)Koordinatoj: 31° 19′ 39″ N 48° 41′ 38″ O / 31.32750 °N, 48.69389 °O (mapo)
- Areo: 135 km²
- Supermara alteco: 17 m
- Loĝantaro: 841.145 en 2006
- Horzono: UTC + 3:30
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo: 61xxx
- Telefonkodo: 611
Situo
Ahvazo situas sur ebenaĵo laŭ rivero Karun. Laŭ la dekstra bordo la administra kaj industria centroj etendiĝas, laŭ la maldekstra bordo precipe loĝdomoj konstruiĝis. Abadano troviĝas 120 km-ojn.
Historio
La plej frue la loko nomiĝis Tareiana. Tie estis grava vojo de persoj. En 640 araboj invadis la urbon. Dum la mezepoko oni kultivis precipe sukerkanon, kiun helpis la digoj kaj kanaloj. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj pro la atakado de mongoloj la urbo reevoluis al nura vilaĝo. Fine de la 19-a jarcento fervojo kaj laŭ la rivero haveno konstruiĝis. Ili portis eblecon de komercado. Jam en la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj Ahvazo forte evoluis. Dum la iraka-irana milito (1980-1988) la urbo estis proksima al la frontolinioj kaj suferis malbone dum la milito. En 2005 bombardadoj okazis. En 1989 ŝtalinstalaĵo konstruiĝis.
Klimato
Ahvazo havas longajn, varmajn somerojn kaj mildajn, mallongajn vintrojn. Vintre la temperaturo falas ĝis frostopunkto. La pluvokvanto estas nur jare po 200 mm.
Trafiko
Ahvazo havas internacian flughavenon. Aŭtovojoj estas al Esfahano kaj Ŝirazo. En la urbo metroo trafikas, kiu estas 23 km-ojn longa kaj havas 24 staciojn.
gallery