Ainzón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ainzón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 055  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 1° 31′ U (mapo)41.8160689-1.519697Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 429 m [+]
Areo 40,456968 km² ( 404 5.6 968 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ainzón (Provinco Zaragozo)
Ainzón (Provinco Zaragozo)
DEC
Ainzón
Ainzón
Situo de Ainzón
Ainzón (Hispanio)
Ainzón (Hispanio)
DEC
Ainzón
Ainzón
Situo de Ainzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ainzón [+]
vdr

Ainzón [ajnZON] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ainzón estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Borja norde kaj de Fuendejalón kaj Tabuenca sude.

La loĝloko Ainzón mem estas je 64 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 4 km de Borja, borde de la rivero Huecha. Ĝi estas sur 429 msm, alirebla laŭ la regiona ŝoseo A-1303 el apuda Borja nordokcidente kaj el Bureta oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Ainzón estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ 1121. La loĝantaro post la kristana konkero en la areo restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Post la konkero kaj dum jarcentoj, Ainzón havis similan historion kun multaj lokoj de la komarko, rilate al la dependo de la Monaĥejo de Veruela. Fakte Ainzón iĝis reĝa heredo apartenanta al senjorlando de la reĝino María de Luna. Poste, komence de la 15-a jarcento ĝi apartenis al senjorlando de Ruy Díaz de Mendoza kiu vendis ĝin al la Monaĥejo de Veruela en 1453. Ekde tiam ĝis 1835 la loĝloko apartenis al la monaĥejo.

Ainzón demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Ainzón oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 066 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, domegoj de la 16-a jarcento, arko el muregoj, restaĵoj de la kastelo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]