Akropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la akropolo de Ateno

Akropolo, (el la greka: ἄκρος „situanta supre“, πόλις „urbo“) estas la citadelo situanta je la plej supra parto de la greka urbo. Ofte tiu loko iĝis ankaŭ kultloko kun la plej gravaj sanktejoj. Akropolo estis ŝajne karakterizaĵo de ĉiu antikva greka urbo, eĉ se iuj pro ebena tereno, apenaŭ indas pri tiu nomo.

Pro defendkialoj la unuaj loĝantoj de urbo elektis montetoj kun kiel eble plej krutaj deklivoj. Tiaj unuaj loĝejoj evoluis multloke al centroj de grandaj urboj, kiuj etendiĝis poste ĝis la najbaraj valoj.

Iam la nocio de akropolo estis uzata nur por antikvaj grekaj urboj, sed hodiaŭ oni uzas ĝin por iaj artaj aŭ aliaj konstruaĵoj de aliaj antikvaj kulturoj kiel tiuj de la etruskoj, keltojmajaoj. Oni eĉ povos nomi la roman kapitolon akropolo.

La plej fama akropolo troviĝas en Ateno. Ĝi estas konstruita el atika marmoro de la monto Penteliko.

Eksteraj ligiloj

greke Akropolo de la antikva Methanas greke Akropolo Oga greke Akropolo Maghoula ĉe Galatas