Akumulado per senposedigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akumulado per senposedigo estas koncepto prezentita de la marksista geografiisto David Harvey, kiu difinas la neoliberalajn kapitalismajn politikojn en multaj okcidentaj nacioj - de la 1970-aj jaroj kaj ĝis la nuntempo -, kiel rezulton al centraligo de riĉaĵo kaj potenco al la manoj de kelkaj per eksproprietigado de publiko disde ilia riĉaĵo aŭ tero. Tiuj neoliberalaj politikoj okazas plejparte per kvar praktikoj: privatigo, financigo, administrado kaj manipulado de krizoj, kaj ŝtataj redistribuoj.

Praktikoj

Privatigo

Privatigo kaj komercigo de publikaj posedaĵoj estis inter la plej kritikitaj kaj pridisputataj aspektoj de la novliberalismo. Sume, ili povus esti karakterizitaj per la procezo de transformado de posedaĵo de publika proprieto al privata proprieto. Laŭ marksisma teorio, tiuj servas interesojn de la kapitalista klaso, aŭ burĝaro, kiel ĝi movas potencon de la naciaj registaroj al privataj partioj. Samtempe, privatigo generas rimedojn por profito por la kapitalista klaso; post la transformado ili povas tiujn vendi aŭ lui al publiko, kiu estis uzata pli frue ofte kiel komuna posedaĵo.

Financigo

La ondo de financigo, kiu okazis en la 1980-aj jaroj estis ebla pro registara dereguligo, kiu faris el la financa sistemo unu el la ĉefaj centroj de redistributiva agado. Akcioreklamoj, financaj piramidoj, strukturitaj posedaĵoj detruitaj tra inflacio, asset stripping (akira senposedigo) tra fuzioj kaj akiroj, senposedigo per kreditaj kaj akciaj manipuladoj estas - laŭ Harvey - centraj ecoj de la kapitalisma financa sistemo post la 1970-aj jaroj.

Administrado kaj manipulado de krizoj

Per kreado kaj manipulado de krizoj, kiel ekzemple per subita plialtigo de interezaj tarifoj, pli malriĉaj nacioj povas esti devigataj al bankroto kaj konsenti pri strukturaj alĝustigaj programoj, kiuj povas doni pli da damaĝoj en ekonomio de tiuj nacioj. Harvey konkludis ke tiu estas rajtigita fare de partioj kiel ekzemple la financa ministerio de Usono, Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso.

Ŝtataj redistribuoj

La neoliberala nacio-ŝtato estas unu el la plej gravaj agentoj de la redistribuaj politikoj. Eĉ kiam privatigo aŭ senposedigo ŝajnas esti enspezigaj al la malsupera klaso, dum la longa daŭro ĝi povas influi la ekonomion negative. La ŝtato serĉas redistribuojn tra gamo da aĵoj, ŝatas ŝanĝi la impostan tarifon por redoni profiton por investado, prefere al enspezoj kaj salajroj (de la malsuperaj klasoj).

Ekzemploj

La programo de Margaret Thatcher pri la privatigo de sociala loĝigo en Britio ŝajnis en la unua rigardo kiel donaco al la malsuperaj klasoj, kiuj nun povis transformi sian luitaĵon al proprieto je relative malalta kosto, akiri kontrolon de valora posedaĵo kaj pliigi ilian riĉaĵon. Sed post kiam la transformo estis plenumita, loĝeja (doma) spekulado kreskis (precipe en la ĉefaj centraj lokoj), subaĉetante aŭ devigante malalt-salajrajn loĝantojn eksteren al la periferio. Nuntempaj ekzemploj inkludas provojn senhavigi homojn de lokoj kiel Nandigram en Hindio kaj eMacambini en Sudafriko.

Privatigo estas la procezo de transdonado de produktivaj publikaj posedaĵoj de la ŝtato al la firmao kun limigitaj respondecoj. Produktivaj aktivaĵoj inkludas krudmaterialojn, kiel ekzemple teron, arbaron, akvon, aeron. Tiuj estas posedaĵoj, kiujn la ŝtatoj uzis reteni konfidon de reprezentantaj homoj. Privatigi tiujn kaj vendi ilin al firmaoj kun limigitaj respondecoj estas, kion Harvey nomas akumulado per senposedigo.

Ŝtataj redistribuoj povas okazi en formo de kontraktoj, donitaj al potencaj grupoj: pri grandaj infrastrukturoj, servoj pagitaj fare de la ŝtato kaj efektivigitaj fare de privata entrepreno, defendaj servoj, esploraj projektoj. Oni devus malkovri, ĉu tiuj kontraktoj servas ĝeneralan bonon laŭ justa maniero aŭ ĉu ili rezervas potencan strukturon. Ankaŭ la donado de licencoj por ĉiuj specoj de ŝtate aprobitaj agadoj povas servi kiel maljusta riĉaĵa distribuado. Alia grava redistribua kanalo estas de ŝtat-apogita financado de privataj entreprenaj agadoj.

Nuntempaj movadoj kontraŭ la akumulado per senposedigo

Vidu ankaŭ