Akva rezervujo Těrlicko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akva rezervujo Těrlicko
ĉeĥe: Těrlická přehrada
rezervujo
Haŭlilo por akvoskioj
Oficiala nomo: Akva rezervujo Těrlicko
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Municipoj Těrlicko, Horní Těrlicko
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Stonávka
Situo Akva rezervujo Těrlicko
 - alteco 279,1 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 07″ N 18° 30′ 27″ O / 49.76861 °N, 18.50750 °O / 49.76861; 18.50750 (mapo)
Longo de valbaraĵo 6,2 km (4 mi)
Larĝo de valbaraĵo 530 m
Volumeno 27,400000 m3 (968 cu ft)
Akvokolektejo 82,0 km² (8 200 ha)
Areo 2,676 km² (267,6 ha)
Konstruita 1955–1964
Digo valbaraĵo
Longo de digo 617 m
Alteco de digo 25 m
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Těrlicko Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

Akva rezervujo Těrlicko (ĉeĥe Těrlická přehrada) estas valbaraĵa rezervujo en Ĉeĥio konstruita inter la jaroj 1955 ĝis 1964 pro celo de provizado minejoj kaj Ferfabriko Třinec per trafika akvo. Ĝia pluaj celoj estas ŝirmo antaŭ inundoj, plibonigado de trafluoj en rivero Stonávka kaj nuntempe precipe por refreŝigado. En la 1970-aj jaroj estis en konekso kun sekurigado de la trafika akvo por Elektrejo Dětmarovice konstruita alkondukilo el Ropičanka. Dum la konstruado okazis inundigo de parto de municipo Těrlicko, sur kies teritorio la valbaraĵo troviĝas, kaj ankaŭ ŝoseo I/11 el Ostrava ĝis Český Těšín. Tial estis konstruita alilokigo de tiu ĉi ŝoseo, kiu kondukas laŭlonge laŭ la suda rando de la valbaraĵo.

Refreŝigado[redakti | redakti fonton]

La akva rezervujo Těrlicko donas eblecojn de la tutjara refreŝigado. Vintre eblas post frostiĝo sketi, somere la valbaraĵo estas uzata al baniĝado, fiŝkaptado, traveturoj per ŝipetoj aŭ akvoskiado. Ĉe la suda bordo de la valbaraĵo kaj laŭlonge laŭ meandroj de Stonávka apud ties enfluejo ĝis la valbaraĵo kondukas instrua pado Těrlicaj malsekejoj. La vizitantoj interkonatiĝos sur informtabuloj ne nur kun rivero Stonávka, sed ankaŭ kun ĉefaj lignaĵoj kaj kreskaĵoj de ĉeriveraj arbaroj kaj akvaj areoj kja iliaj interesaj loĝantoj. Ĉirkaŭ la valbaraĵo ankaŭ kondukas biciklista vojo n-ro 56, sur kiu kondukas biciklista rondo tra eŭroregiono Teŝina Silezio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]