Aladár Mattyók
Aladár Mattyók | |
---|---|
Aladár Mattyók en 1908 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1882 en Pomáz |
Morto | 3-an de februaro 1960 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • sports official |
Aladár Mattyók [matjOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattyók Aladár estis hungara arkitekto. Lia nobela antaŭnomo estis radóczi [radOci].
Aladár Mattyók[1] naskiĝis la 28-an de decembro 1879 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1882) en Pomáz, li mortis la 3-an de februaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Aladár Mattyók akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1902. Kiel junulo, li ŝatis sportadi. En 1911 li malfermis memstaran arkitekturan atelieron. Li laboro fokusiĝis al stadionoj kaj similaj sportejoj, naĝejoj. Li ligiĝis al sportklubo de Ferencváros (distrikto), kie li havis ankaŭ postenon. Depost la 2-a mondmilito li ne estis plu arkitekto.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- futbala areno por Ferencváros (lia ĉefverko)
- aliaj stadionoj, sportejoj en Budapeŝto, Debrecen, Pécs
- naĝejoj en Budapeŝto, Székesfehérvár
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Strandfürdők és uszodák létesítése (1931)