Albert Jäger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Jäger
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1801 (1801-12-08)
en Schwaz
Morto 10-an de decembro 1891 (1891-12-10) (90-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo historiistopedagogoverkisto • universitata instruisto • politikisto
vdr

Albert JÄGER (naskiĝinta la 8-an de decembro 1801 en Schwaz, mortinta la 10-an de decembro 1891 en Innsbruck) estis aŭstra historiografo kaj monaĥo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la Gimnazio franciskana (Bozen) kaj finstudo jurscienca Jäger fariĝis benediktano en Marienberg apud Glurns kaj en la apuda gimnazio li ankaŭ instruistis. Ordinacio lia pastra estis en 1829. Sed en 1845 profesoro universitata pri historio en Innsbruck kaj en 1851 ĉe la Universitato de Vieno. Tie li fondis en 1854 la Instituton pri aŭstria historiesplorado.

Li verkis: »Der Engedeiner Krieg im Jahre 1499« (Innsbruck 1838); »Tirol und der bayrisch-französische Einfall im Jahre 1703« (Innsbruck 1844); »Der Streit des Kardinals Nikolaus von Cusa mit Herzog Sigmund von Österreich« (Innsbruck 1861, 2 vol.); »Kaiser Joseph II. und Leopold II. Reform und Gegenreform« (Vieno 1867); »Tirols Rückkehr unter Österreich etc.« (Vieno 1871) kaj »Geschichte der landständischen Verfassung Tirols« (ĝis 1519; Vieno 1881–85, 2 vol.); krome li verkis multajn pritaktaĵojn kaj zorgis pri la eldono de dokumentoj kaj fontoj, antaŭ ĉio ĉe "Denkschriften und Sitzungsberichte der kaiserlichen Akademie" (li ekaniĝis al la akademo en 1847) kaj ĉe »Archiv für die Kunde österreichischer Geschichtsquellen«. En lasta eseo ĉe »Österreichisch-Ungarische Revue« de 1890 Jäger rakontis superrigarde pri instruado sia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 144 (interrete tie ĉi)