Albert Schweitzer
La germana teologo, orgenisto, misiisto kaj kuracisto Albert SCHWEITZER [albeat ŝvajca] naskiĝis la 14-an de januaro 1875 en Kaysersberg (nuntempe situanta en la franca departemento Haut-Rhin). Li mortis la 4-an de septembro 1965 en Lambaréné (nuntempe en Gabono).
Kiel muzikisto Albert Schweitzer majstre ludis la verkojn de Johann Sebastian Bach. Li estis verkinta biografion pri BACH kaj kelkajn verkojn pri religia filozofio, kiam li en la jaro 1905 decidis studi medicinon por povi realigi sian grandan deziron, helpi al homoj, kiuj plej urĝe bezonas helpon. Sian studadon li finis en 1913. En la sama jaro li komencis labori kiel kuracisto en Lambaréné, kie li poste fondis hospitalon por kuraci tropikajn malsanojn. Post la Dua Mondmilito li avertis la homaron pri la danĝeroj de la atombomboj.
Teologo
Kiel teologo Schweitzer distingiĝis en la verko “Von Reimarus zu Wrede” "De Reimarus al Wrede" (1906), en kiu interpretis la vivon de Jesuo sub la lumo de la eskatologia penso de Jesuo mem.
Lia Jesuo estas iu Jesuo nova, “eraripova”, neĉioscia kaj evoluinta en sia penso”. Li vidas en Jesuo perfektiĝanto en la religia kaj etika anonco”. Se tio ne plaĉis al diversaj kristanaj intelektuloj, al aliaj nemalplaĉis ĉar laŭ la kristana kredo Jesuo estas ankaŭ homo kaj lia ĉioscio koncernas tion kio rilatas al la savo eterna de la homo.
Misiisto
Post magistriĝo pri tropika medicino li trakslokiĝis al Lambaréné, en la ekvatora franca Afriko nuna Gabono), kiel misia medicinisto, tie establante hospitalon precipe per siaj fortoj. Dum la unua monda milito li estis translokita prizonulo al Francio kia germana civitano, kie li pretigis kaj publikigis la du volumojn de la “Filozofio de la civilizo” (1923): por li la dekadenco de la moderna civilizo estas kaŭzata de manko de etiko de amo kiu devus etendiĝi al ĉiuj vivformoj.
Reveninte al Afriko, li rekontruis la hospitalon kaj sin elspezas en la senpaga kuraco de miloj da indigenoj helpata de voluntuloj alvenintaj el Eŭropo. De tempo al tempo li revenis al Eŭropo por cikloj de konferencoj kaj prelegoj kaj orgaj koncertoj (kaj por trovi monajn ilojn por sia humana laboro).
Lia aktiveco ŝatis la laboron de la volontuloj, sed de ili li postulis ekstreme rigoran disciplinon por makuraĝigi la “romantikemulojn” al kiuj abundas entuziasmo sed mankas la postulitaj psikologiaj dotoj.
Pro sia sinoferema engaĝiĝo li en la jaro 1952 gajnis la Nobel-Premion pri Paco.
Publikaĵoj aperintaj en Esperanto
- Albert Schweitzer: "La doktrino pri la respekto al la vivo". Esperanto-grupo Stralsund, proksimume 1985, 37 pagoj, ilustritaj
- "Averto" de Albert Schweitzer pri la danĝeroj de la atombomboj, parolado en la norvega radio, elsvedigis Ferenc Szilágyi, en Esperanto unuafoje aperis en la gazeto Norda Prismo, numero 57/3, paĝoj 114-120
Bibliografio
- Il pensiero di Albert Schwertzer. Dalla giovinezza a Lambaréné, Gabrielli editori, 2010.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de la Internacia Albert-Schweitzer-Asocio
- retejo de la Albert-Schweitzer-Centro en Germanio
- ampleksa anglalingva retejo kun dokumentoj pri Albert Schweitzer
- retejo de la anglalingva "Albert Schweitzer Fellowship"
- "Readings on Reverence for Life", pliaj anglalingvaj dokumentoj
- [1] itale