Albert Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto de Albert R. Williams farita ĝis 1923

Albert Rhys Williams naskiĝis en Grinviĉo (Greenwich), Ohio, Usono la 28-an de septembro 1883, mortis la 27-an de februaro 1962 en Ossining, Novjorkio. Li estis filo de la loka kongregacia preposto. Li multe studis: li diplomiĝis en la konektikuta teologia seminario kiel sacerdoto, finis la universitatojn en Kembriĝo (Cambridge), Anglio, en Marburgo, Germanio. Kelkajn jarojn poste li servis kiel presbitero en Novjorko. En 1917 aperis lia unua verko – "En ungoj de la germana aglo", kiu havis sukceson ĉe publiko. Tiam komenciĝis lia verkista kariero.

Junie de 1917 li venis Petrogradon, Rusio kiel raportisto de la novjorka ĵurnalo "The New York Evening Post". Li tie atente observis Oktobra Revolucion kaj eĉ konis multajn ĝiajn gvidantojn, inkluzive Lenin.

Reveninte Usonon en 1918 li ofte propagandis kontraŭ invado de usonaj militistoj en Sovetan Rusion. Li publikigis pamfletojn "76 demandoj kaj respondoj pri bolŝevikoj kaj Sovetoj", "Soveta Rusio kaj Siberio", kiuj havis grandan sukceson. Li ankaŭ verkis libron "Lenin. La homo kaj lia laboro", kiu estis la unua biografio de la gvidanto de Soveta Rusio eldonita en Usono. Same sukcesis lia verko "Tra la rusa revolucio" aperigita en 1921.

Ekde 1932 li loĝis kune kun sia familio en Karmelo, Kalifornio. Dum multaj jaroj Williams kun laŭdo lekciis kaj verkis pri Sovetunio, kiun li trifoje revizitis (en 1936, 1937, 1959).


Eksteraj ligiloj

greke http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu34htm Unuetaĝa Usono