Albox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albox
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Albox
Poŝtkodo 04800 • 04812 • 04813
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Albox
Demografio
Loĝantaro 11 166  (SIMA 2007)
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 2° 8′ U (mapo)37.383333333333-2.1333333333333Koordinatoj: 37° 23′ N, 2° 8′ U (mapo)
Alto 420 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 167 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Albox (Almerio)
Albox (Almerio)
DEC
Albox
Albox
Situo de Albox
Albox (Hispanio)
Albox (Hispanio)
DEC
Albox
Albox
Situo de Albox

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albox [+]
vdr

Albox estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordorienta parto de la Valo de Almanzora kaj je 120 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. En 2017 estis 11 481 loĝantoj. La areo estas de 168,42 km² kaj la loĝdenseco estas de 68,17 loĝ/km².

La municipo estas formata de la domarkernoj Albox, Llano de las Ánimas, Llano del Espino, Llano de Los Olleres, La Molata kaj Las Pocicas. Aliaj disaj kernoj estas Fuente del Marqués kaj Aljambra.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Oria kaj Chirivel Norde: Vélez-Rubio Nordoriente: Vélez-Rubio
Okcidente: Oria kaj Partaloa Puntos cardinales Oriente: Taberno kaj Arboleas
Sudokcidente: Cantoria Sude: Cantoria Sudoriente: Arboleas kaj Cantoria

Albox estas sur la meza fluejo de la rivero Almanzora, lime norde kun Chirivel kaj Vélez-Rubio (komarko de Los Vélez), sude kun Cantoria, oriente kun Taberno kaj Arboleas, okcidente kun Oria kaj Partaloa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Albox havis en la epoko de la Granada nazaria regno (14a kaj 15a jarcentoj) unu de la plej gravaj kasteloj de la valo de Almanzora, kie estis ankaŭ aliaj gravaj fortikaĵoj kiel tiuj de Cantoria, Oria, Tíjola, Purchena kaj Serón. Post la konkero fare de la kristanoj, fine de la 15a jarcento, la kastelo de Albox, kiel aliaj de la Regno de Granado, estis detruita pro timo ke ribeluloj (unue mudeĥaroj kaj poste moriskoj) povus uzi ilin. Pro lima situo inter la regno nazaria de Granado kaj la kristana regno de Murcio, en tiu teritorio oni starigis gvatoturojn, kelkaj el kiuj ankoraŭ estas konservataj kaj konstituas valoran historian heredon.

Dum la 19a jarcento tiu vilaĝo ludis gravan rolon en la lukto kontraŭ la francaj invadantoj, kaj okazis sangelverŝaj konfliktoj en 1810 kaj 1811. En tiu epoko estis ekonomia prospero en Albox, pere de la teksiloj, la industrio de ceramiko artmetia kaj la agado de transporto kaj komerco de la nombraj vojaĝantoj kiuj estis en la epoko.

Menciindas ankaŭ la historia aktiveco ekde la epoko de la Romia Imperio por la elfosado kaj fabrikado de la flava travertino, natura bela ŝtono, tre reprezenta de Albox, elfosita el la ŝtonminejoj Los Marcelinos kaj Los Rincones. La komerca tradicio de Albox igis la lokon ekonomia centro inter Baza (Granada) kaj Lorca (Murcia). Dum la 20a jarcento la loĝantaro estis ĉiam rande de la dek mil personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Albox - Statistikoj ĉe Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía