Roquetas de Mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roquetas de Mar
Roquetas de Mar (Almería, Andaluzio)
Roquetas de Mar (Almería, Andaluzio)
Roquetas de Mar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Roquetas de Mar
Poŝtkodo 04740
Retpaĝaro RoquetasdeMar.es
www.aytoroquetas.org
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Roquetas de Mar
Demografio
Loĝantaro 71,279 [1]
Loĝdenso 1,208,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°46′N 2°36′U  /  36.767°N, 2.6°U / 36.767; -2.6 (Roquetas de Mar) (mapo)Koordinatoj: 36°46′N 2°36′U  /  36.767°N, 2.6°U / 36.767; -2.6 (Roquetas de Mar) (mapo)
Alto 10 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 59 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Roquetas de Mar (Andaluzio)
Roquetas de Mar (Andaluzio)
DMS
Roquetas de Mar
Roquetas de Mar
Roquetas de Mar
Roquetas de Mar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roquetas de Mar [+]
vdr

Roquetas de Mar [roKEtas] (Roketoj de MAro) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense. La areo de la municipo estas 59 km2 kie loĝis 71.279 geloĝantoj, do loĝdenso estis 1.208,1 loĝ./km2. En 2019, estis 96 800 loĝantoj kaj estis la dua plej loĝata municipo de la provinco nur post la ĉefurbo, la 13a de Andaluzio kaj la 66a de Hispanio.

Roquetas de Mar situas je 19 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Roquetas de Mar estas je altitudo de 10 msm. Limas kun la municipoj Enix, Vícar, La Mojonera kaj El Ejido. Ĝi aperas en la folioj MTN50 (skalo 1:50.000) nº 1044, 1045, 1058 kaj 1059 de la Nacia Topografia Mapo.[2]

Nordokcidente: Vícar Norde: Vícar kaj Enix Nordoriente: Enix
Okcidente: La Mojonera kaj Vícar Oriente: Mediteranea Maro
Sudokcidente: El Ejido Sude: Mediteranea Maro Sudoriente: Mediteranea Maro
Satelita foto de la forcejoj de la Poniente Almeriense, kun Roquetas sur la dekstra flanko.

La municipa teritorio de Roquetas de Mar estas ĝenerale ebena kaj kun malmulta alto super la marnivelo, escepte de Cortijos de Marín kaj la ĉirkaŭaj zonoj, kiuj estas altaj sed ebenaj. La monotona ebena reliefo estas rompita norde, proksime de la limo kun Enix, en la montetoj Colinas de Aguadulce kaj ĉirkaŭoj. La teritorio estas trapasata de kelkaj ramblas (sezonaj rojoj), inter kiuj elstaras tiuj de El Cañuelo,[3] tiu de la Paŝtisto kaj tiu de la Serpento.

La Mediteranea Maro, fermita kaj sen marfluoj kiuj modifus la klimaton, estas la okaziganto de altaj temperaturoj (malsekaj, moderaj, mildaj kaj mallongaj vintroj; kaj tre varmaj someroj), ĉar la maro okazigas termoregulan agadon. Ankaŭ pro malalta nivelo estas varma klimato. La orientigo estas de suda deklivaro, do temas pri suna areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Santa Ana.
Strando de Roquetas de Mar.

Oni trovis en la areo restaĵojn de fenicoj kaj romianoj, kiuj ekzemple ekspluatis salejojn kaj produktis fiŝaĵojn. En la epoko de la nazaria regno oni konstruis fortikajn turojn. En la moderna epoko ĉefaj labordediĉoj estis salejoj kaj fiŝkaptado. Meze de la 20a jarcento startis la disvolvigo de agrikulturo. En la dua duono de la jarcento disvolviĝis la usado de forcejoj kaj pliiĝis la loĝantaro.

Tiel dum la unua duono de la 20a jarcento estis nur iom pli ol 3000 loĝantoj. En la 1960-aj jaroj estis jam 7000, en la 1970-aj jaroj estis pli ol 12 000, en la 1980-aj jaroj estis pli ol 19 000, en la 1990-aj jaroj estis jam 30 000, komece de la 21a jarcento estis jam 50 000 kaj en unu jardeko duobliĝis la loĝantaro.

En sep sinsekvaj municipaj balotoj venkis la sama urbestro de la dekstra partio PP.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 71279 geloĝantoj de la municipo Roquetas de Mar estas 34521 inoj kaj 36758 viroj. En la 59-kvadratkilometra teritorio estas 8 setlejoj, kie loĝas 70436 geloĝantoj, kaj aliaj 843 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 1163, 576 inoj kaj 587 viroj, kaj mortis 318, 138 inoj kaj 180 viroj. Tiel la natura kresko estis 845 (1.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 27228 homoj (38.2%).

Vilaĝoj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Roquetas, 34.737 loĝantoj.
Aguadulce, 13.355 loĝ.
Campillo del Moro, 7.787 loĝ.
Cortijos de Marín, 1806 loĝ.
Las Marinas, 2.219 loĝ.
El Parador de las Hortichuelas, 6.875 loĝ.
Urbanización Roquetas de Mar], 3.161 loĝ.
El Solanillo, 496 loĝ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. «Instituto Geográfico Nacional». Konsultita la 10an de februaro 2020.
  3. Dices.net (eld.). «Información cartográfica de la provincia de Almería». Konsultita la 10an de februaro 2020.