Alcalá de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcalá de Moncayo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50591
Demografio
Loĝantaro 151  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 1° 42′ U (mapo)41.7862357-1.6969472Koordinatoj: 41° 47′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 13,756927 km² ( 137 5.6 927 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Alcalá de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Alcalá de Moncayo
Alcalá de Moncayo
Situo de Alcalá de Moncayo
Alcalá de Moncayo (Hispanio)
Alcalá de Moncayo (Hispanio)
DEC
Alcalá de Moncayo
Alcalá de Moncayo
Situo de Alcalá de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá de Moncayo [+]
vdr

Alcalá de Moncayo [alkaLA demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo deriviĝis de la araba "al-kalat" kiu signifas "la kastelo", kio indikas kaj la defendan funkcion de la loko kaj la fortan araban influon konstateblan ankaŭ en la krutaj kaj mallarĝaj stratetoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alcalá de Moncayo estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Añón de Moncayo kaj Vera de Moncayo, borde de la rivero Huecha. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Alcalá de Moncayo mem estas je 85 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 17 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 766 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Litago estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Plej frua mencio estis de 1238, rilate al la reloĝado fare de la Monaĥejo de Veruela. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al Kastilio dum la Milito de la du Petroj sed revenis al Aragono per la Pakto de Almazán en 1375. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

En la 19-a jarcento, la loko jam ne plu apartenis al la Monaĥejo de Veruela.

Alcalá de Moncayo demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Alcalá de Moncayo oni malaltiĝis el 400 loĝantoj meze de la 20-a jarcento ĝis nunaj 157 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo; kaj proksima Natura Parko Moncayo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]