Alcsútdoboz
Alcsútdoboz (alĉUtdoboz) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. Estas 2 Csút en la proksimeco, tie Al signifas suba, la alia loko estas supra. Doboz signifas hungare skatolo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 51 km²
- Loĝantaro: 1500
- Poŝtkodo: 8087
- Telefonprefikso: 22
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Székesfehérvár-Bicske, en proksimeco de Bicske.
Historio [redakti]
En la bronzepoko estis tie fortikaĵo. Post la malvenka batalo en Mohács ankaŭ ĉi tie la hungaroj malvenkis kontraŭ la turkoj. Inter la batalantoj verŝajne estis Mihály Dobozi, kiu rolas en poemo kaj sur pentraĵo. Li surĉevale rifuĝis de la turkoj kune kun sia edzino. Vidinte, ke la turkoj atingos ilin, li murdis la edzinon, poste ĝismorte luktis kontraŭ turkoj.
En 1950 memstaraj vilaĝoj Alcsút kaj Vértesdoboz unuiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
- 2 kalvinanaj preĝejoj
- arboreto
- klasikisma kastelo de Habsburgoj
- golfejo
Famuloj [redakti]
- En Alcsút naskiĝis József Ágost Habsburg.
- En Alcsútdoboz mortis agrara inĝeniero László Cselőtei.