Aleksandr Ĉajanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandr Vasil'eviĉ Ĉajanov

Aleksandr V. Ĉajanov (ruse Александр Васильевич Чаянов, naskiĝis en 1888, mortis la 3-an de oktobro 1937) estis agrikultura ekonomikisto en la Rusia Imperio kaj sekve en Sovetunio, estis scienca fakulo pri kampara sociologio kaj advokato pri malurba vivstilo kaj agrikulturaj kooperativoj.

Li subtenis la kreon de agrikulturaj kooperativoj, sed estis skeptika koncerne la neefikecon de grandskalaj farmejoj. La skeptiko de Aleksandr Ĉajanov baziĝis je la ideo de kamparanaj familioj, aparte tiuj kiuj praktikas nedetruan agrikulturon, produktos nur tiom da nutraĵo kiom la familianoj mem bezonas por pluvivi. Li opiniis ke la sovetunia registaro havos problemojn devigi tiujn familiojn kunlabori en produktado de plia kvanto da nutraĵoj por nekamparanoj - industriaj laboristoj, ministoj, urbaj servistoj kaj administristoj. Tiuj vidpunktoj estis akre kritikitaj fare de Stalin kiel "defendo de la kulakoj". Tamen, Ĉajanov finfine pravis rilate al la problemoj de sovetia agrikultura planado.

En 1930 Ĉajanov estis arestita en la "Kazo de la Laborista Kamparana Partio" (трудовая крестьянская партия), fabrikita fare de la NKVD. La nomo de la partio estis prenita en sciencfikcia libro skribita fare de Ĉajanov en la 1920-aj jaroj. La proceso estis intencita esti "ŝajnproceso", sed ĝi iĝis tute malsama, pro la forta volo de la akuzitoj. Tamen en sekreta procesa sesio en 1932 Ĉajanov estis juĝita el 5 jaroj en kazaĥia koncentrejo. La 3-an de oktobro 1937 Chayanov denove estis arestita, kondamnita je morto kaj mortpafita la saman tagon.

Lia edzino estis ankaŭ subpremita pasigis 18 jarojn en sovetunia koncentrejo. Alekxandr Ĉajanov estis rehabilitigita en 1987.

La plej gravaj verkoj de Ĉajanov, "Kampara Farmeja Organizado" (publikigita ruse en 1925) kaj "Pri la Teorio de Ne-Kapitalismaj Ekonomiaj Sistemoj" estis tradukitaj en la anglan nur en 1966. La teorio de Ĉajanov pri kamparana familiaj kooperativoj influis la ekonomian antropologion. La maniero per popularaj romanoj informi vastan publikon pri sciencaj konceptoj de agrikulturaj kooperativoj poste uziĝis ankaŭ fare de aliaj rusiaj verkistoj, inter alie fare de Vladimir Megre.