Aleksandr Nikolajeviĉ Aksakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Александр Николаевич Аксаков
(1832-1903)
Rusa tradukisto, ĵurnalisto, verkisto kaj psika esploristo.
Rusa tradukisto, ĵurnalisto, verkisto kaj psika esploristo.
Persona informo
Naskiĝo 27-a de majo[jul.]/ 8-a de junio 1832[greg.]
en Repjevka', Kampara starigejo de Ŝerjomuŝkinskj, Distrikto Inzenskj, Rusa Imperio
Morto 4-a de januaro[jul.]/ 17-a de januaro 1903[greg.]
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Tombo Cemetery in Donskoy Monastery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Familio
Dinastio House of Aksakov vd
Profesio
Okupo psikologo • psychic • filozofoĵurnalistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Q9615932 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Nikolajeviĉ AKSAKOV (1832–1903) estis rusa diplomato, filozofo, tradukisto, ĵurnalisto, verkisto, eldonisto, kaj psika esploristo de la spiritaj fenomenoj, kiu stampis la vorton "telekinezo". Vivinte en Germanio kune kun lia edzino kaj tie publikiginte siajn skribaĵojn, li komencis skribi sian nomon kiel "Alexander Aksakof" kiel adaptado por la germana ortografio kaj tio estas la nomo per kiu li estas konata ekster Rusujo.

Li estis nevo de la eminenta rusa verkisto Sergejo Timofejeviĉ Aksakovo[1][2] kaj kuzo de la renoma kemiisto Aleksandro Butlerov[3] kaj Ivan Sergejeviĉ Aksakov (1823-1886), kiu ĉetere publikigis kelkajn el liaj verkoj. Lia patro estis Nikolao Timofejeviĉ kaj lia patrino nomiĝis Katerina Aleksejevna Panov.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis edukita en la Aleksandra Liceo de Sankt-Peterburgo, kaj post diplomiĝi en 1851, li eniris serve de la Ministerio pri Internlando. Indikita al Statistika Ekspedicio, li dum kelka tempo vivis en la Provincoj studante la religiajn kontraŭstarojn. Inter 1855-56 li frekventis kursojn en la Fakultato pri Medicino de la Moskva Universitato, tamen iom poste li reprenis sian Ŝtatan postenon en la Departemento pri Guberniaj Propraĵoj. Li emeretiĝis el la Gubernia servado en 1878 kun la rango de Civila Konsilisto.

Ekde sia infaneco, Aksakov interesiĝis pri teologiaj kaj filozofiaj demandoj, kaj dum sia restado en la Liceo, li ekkontaktis kun la instruoj de Emanuel Swedenborg. Ĉi tiu estis lia enkonduko al siaj filozofiaj vidpunktoj per kiu li penis starigi empirian bazon por siaj kredoj en la spirita regado de la homaro. Lia ĉefa intereso sidis sur la studoj pri la psikaj fenomenoj kiuj respondecus pri la spirita Principo en la homo. Tion farinte, Aksakov trovis plej simpatian intereson en la Profesoro Butlerov, la renoma rusa kemiisto, kiu malferme deklaradis sian kredon en la realaĵoj de la mediumismaj fenomenoj. Aksakof mem pagis ĉiujn elspezojn rilate al lia vasta beletra produktado.

Animismo aŭ Spiritismo, verkita de Aleksandro Aksakovo en 1893 kaj france tradukita en 1906.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]