Aleksandro Pavloviĉ Lidov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Александр Павлович Лидов
(1853-1919)
Rusa kemiisto, inĝeniero kaj teknologo.
Rusa kemiisto, inĝeniero kaj teknologo.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de julio 1853Julia kalendaro
30-a de julio 1853Gregoria kalendaro
en Iotkino (kampara setlejo de Nelidovo), Rusa Imperio
Morto 21-a de januaro 1919Julia kalendaro
2-a de februaro 1919Gregoria kalendaro
en Харьков, Rusa Imperio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Universitato de Giessen
Rusia Akademio de Sciencoj
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Pavloviĉ Lidovo (ruse Александр Павлович Лидов) estis rusa kemia teknologo, inĝeniero kaj profesoro en la Instituto pri Teknologio de Ĥarkivo. Li estis unu el la unuaj rusaj esploristoj en la kampo de la tekstila tinkturado per organikaj kolorigiloj en la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento.

Li estas konsiderata la fondinto de la vivmediaj tendencoj rilate al kemia inĝenierado. Dum pli ol 30-jaroj da sciencaj aktivecoj, Aleksandro Lidovo kombinis laborojn en la fakoj de la organika kemio, tiaj kiaj pentrado, kalikotoj, produktado kaj distribuado de oleoj, seka lignodistilado, ledotanado, glufabrikado, produktado de stearata acido, ktp.

La sciencisto estas pioniro en la esploro de traktado de reziduaj akvoj. Aparte, li perfektigis kaj aprobis en la Rusa Imperio de Vitaliy Grigorieviĉ Klopin (1890-1950) la departementon pri farbado en toksajn kategoriojn por la homaj kondiĉoj. Krom tio, li starigis la fundamentojn de la ekologiaj konceptoj pri kemia teknologio en la praktikan Instituton pri Teknologio de Ĥarkivo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li diplomiĝis en 1870 en la 2-a Moskva Gimnazio, kaj eniris en la natura departemento de la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Moskvo, kaj en la dua jaro li translokiĝis al la Kemia Departemento de la Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo.

Post gradiĝi en 1877, li komencis labori kiel inspektoro kaj profesoro pri fiziko kaj kemio en la privata sekundara teknika lernejo de Maltseva, en Ludinovo, Kaluga provinco. Inter 1879 kaj 1889, li servis kiel kemiisto (parto de la periodo ankaŭ kiel direktoro) de eta kemia instalaĵo organizita de A. I. Baranov en la Aleksandra distrikto de la provinco Vladimiro.

Poste li transiĝis al la posteno kiel asocia profesoro pri kemia teknologio de la Instituto pri Teknologio de Ĥarkivo. Pli malfrue li fondis la Departementon pri Kemia Teknologio (kiu poste iĝus Fakultato pri Teknologio de Organikaj Substancoj ĉe la Nacia Teknika Universitato de la Politeknika Instituto de Ĥarkivo)

Lidovo estis pafmortigita de bolŝevikoj en Ĥarkivo en la 11-a de aŭgusto 1919. Post la morto de Lidovo, Methodius Ivanovich Kuznetson komisiiĝis kiel direktoro de la Departemento pri Teknologio de la Instituto pri Kemia Teknologio en Ĥarkivo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Metodo pri elektroliza blankigo kaj preparado de hipokloritoj, disvolvita de li kune kun Vladimir Andreeviĉ Tiĥamirov (1841-1915). La blankigaj modeloj kaj la supraj saloj estis inter la unuaj elmontritaj dum al Moskva Industria Ekspozicio de 1882 kaj la Monda Viena Ekspozicio de 1883.
  • Studoj pri la reakcioj kun la elajdikata acido.
  • Disvolviĝo de la metodo pri rekta determinigo de la nitrogena peso en gasmiksaĵoj kaj studoj pri la inerta parto de la aero.
  • Nova metodo pri pezo-determinigo de la gasdensecoj.
  • Sennombraj publikaĵoj pri la ekzisto de pluraj inertaj gasoj enhavantaj karbonon, nitrogenon kaj hidrogenon per kaŝitaj nedifineblaj konvenciaj metodoj pri gasformaj analizoj. Por konfirmado pri la ekzisto en la naturo de ĉi-specio de inerta gaso kun kompleksaj komponaĵoj, la mingasoj de la karbon-minejoj estis esploritaj.

Plejmulto el la kemiaj verkoj de Lidovo estis publikigitaj en la Ĵurnalo de la Rusa Fiziko-kemia Societo. Li same aktive publikigis artikolojn pri teknika enhavo en fakaj periodaĵoj, tiaj kiaj "Teknika Kolekto", "Procedoj de la Sudo-Rusa Societo de Teknologoj", "Bulteno pri la gras-substancoj", "Oleo-komerco", ktp. krom publikaĵoj en eksterlandaj revuoj. Li estis aŭtoro de la Brockhaus kaj Efron Enciklopedia Vortaro, kie li publikigis pli ol 30 artikoloj pri farbado-teknologio kaj tinkturado. Pri kemia teknologio li publikigis la jenajn librojn:

  • Kemia teknologio pri fibraj substancoj (rilate al blankigo, tinkturigo kaj presado de teksaĵoj, 1893). Ĝi estis la unua praktika scienca gvidilo pri tiu temo en la Rusa Imperio. La dua eldono estis publikigita de Mendelejevo, en 1900, en la serio pri "Biblioteko pri Industria Konado".
  • Gvidlibro por la kemiaj studoj de grasaĵoj kaj ciroj (Ĥarkivo, 1894)
  • Rezinoj kaj esencaj oleoj (Moskvo, 1898)
  • Pri la produktado de karbongasoj malfacile bruligeblaj (Ĥarkivo, 1900)
  • Enkonduko al kemia teknologio, (Ĥarkivo, 1903)
  • Reziduaj akvoj ekdee blankigo, tinkturigo kaj pres-instalaĵoj, ilia purigo kaj neŭtraligo. (Ĥarkivo, 1905)
  • Gasanalizoj (1906, postmorta publikaĵo, 1928)
  • Akvo-analizoj (1907)
  • Mallonga kurso pri gasproduktado (1911)
  • Pri la oksanoj kaj analogaĵoj de la karbona duoksido (1914)
  • Gvidilo al Teknika Organika Kemio, (Sankt-Peterburgo, 1904), tradukado el la originala aŭtoro Samuel Philip Sadtler (1847-1923)
  • Kemio de la karbongasa produktado" (Moskvo, 1895), tradukado el la originala aŭtoro James Alfred Wanklyn (1834-1906)

Literaturo[redakti | redakti fonton]