Alexander Michelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Michelis
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1823 (1823-12-25)
en Münster
Morto 23-an de januaro 1868 (1868-01-23) (44-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
portreto de Alexander Michelis, fare de Friedrich Boser, Duseldorfo ĉ. 1850

Alexander MICHELIS (naskiĝinta la 25-an de decembro 1823 en Monastero, mortinta la 23-an de januaro 1868 en Vajmaro) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de desegnisto kaj kuprogravuristo li studis inter 1843 kaj 1851 ĉe la artakademio de Duseldorfo. Tie instruistis Johann Wilhelm Schirmer. Kiel membro de la porartista klubo "Malkasten" li posteulis Hermann Becker je sekretaria taskaro.[1] Post deko da jaroj kiel liberprofesiulo, dum kiuj li ankaŭ mem instruistis - ekz. por princino Mario Ludovikino (Hohenzollern-Sigmaringen) aŭ por infantino Antonia Maria (Braganzo)[2], li docentis pri pejzaĝismo ĉe Grandduka saksia artlernejo en Vajmaro. Tie li posteulis Arnold Böcklin kaj Franz von Lenbach.

Lia pli maljuna frato Friedrich Bernhard Ferdinand Michelis estis teologo kaj filozofo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Michelis, Alexander“ fare de Bund. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 21 (1885), p. 693 (tie ĉi interrete)
  • ekspozicikatalogo: Hinaus in die Natur! Barbizon, die Weimarer Malerschule und der Aufbruch zum Impressionismus. Verlag Kerber Art, 2010, p. 339
  • ekspozicikatalogo: Die Weimarer Malerschule. Zum Gedächtnis der Gründung der Weimarer Kunstschule im Jahre 1860. Weimar 1960, p. 79; eldonis Direktion der Weimarer Kunstsammlungen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Müller von Königswinter: "Aus dem Malkasten zu Düsseldorf." Ĉe: Die Gartenlaube, 37/1863, p. 587 (tie ĉi interrete)
  2. "Antonia Maria Ferdinanda". Ĉe: Jochen Schmidt-Liebich: Lexikon der Künstlerinnen 1700–1900. Deutschland, Österreich, Schweiz. Verlag Walter de Gruyter, Berlin 2005, p. 13