Alfréd Hille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Hille
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1891 (1891-08-14)
en Szeged
Morto 15-an de julio 1981 (1981-07-15) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo meteologo
vdr

Alfréd Hille, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hille Alfréd estis hungara meteologo, piloto, oficiro, universitata instruisto.

Alfréd Hille [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1891 en Szeged, li mortis la 15-an de julio 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Hille frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en la jaroj 1913 kaj 1914. Post siaj studoj li eklaboris en sisma observatorio, sed post momatoj li soldatiĝis, poste li longe estis militkaptito en Siberio. Hejmenveninta li akiris postenon en ministerio, kie li okupiĝis pri flugadoj. Li kreis la prognozojn por flugmaŝinoj, tial li estis kolonelo, eĉ kiel piloto, li partoprenis en esploraj kaj prognozaj flugoj. Li flugis resume 1380-foje en armea flugmaŝino, li estis la unua hungaro, kiu flugis en alto 10 kilometrojn. En 1930 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Ferenc József, baldaŭ li instruis ankaŭ en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Post la 2-a mondmilito li okupiĝis pri la burĝa fluga trafiko. En 1953 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1958 li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1936-1959. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az 1905. évi szept. 8-i calabriai földrengés elemei (1914)
  • A repülés eleme – légkörtani ismeretek (1926) - la unua lernolibro hungare por pilotoj
  • Légkörtan repülők számára (1940; 1943) lernolibro por pilotoj
  • Repülési meteorológia (1955)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Siófok (1994)
  • premio "Hille Alfréd" fondita en 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.