Alfred Moisiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
AlfredMoisiu.png

Alfred Spiro Moisiu (n. la 1-an de decembro 1929) estis prezidento de Albanio inter la 24-a de julio 2002 kaj la 24-a de julio 2007, kiam estis anstataŭita de Bamir Topi.

Moisiu naskiĝis en Shkodër, Albanio. Lia patro estis Spiro Moisiu. Dum la periodo 1943-1945 partoprenis en la milito por liberigado de Albanio kontraŭ la germana okupado. En 1946 li estis sendita al Sovetunio kiel studento. En 1948 diplomiĝis en la inĝeniera militista lernejo de Leningrado (nuna Sankt-Peterburgo, Rusio). En 1991 estis nomumita Ministro de Defendo en la nepolitika registaro de Vilson Ahmeti.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]