Alibánfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alibánfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg.

Bazaj informoj

Situo

Alibánfa situas sur ebenaĵo (rande sur deklivoj), laŭ Zala (rivero) (kun ponto), laŭ traira flankovojo. Zalaegerszeg troviĝas 10, Zalaszentgrót 17, Vasvár 25 km-ojn.

Historio

Alibánfa menciiĝis unuafoje en 1414 en latina formo „Possessio Olywanchfalwa”. Ekde la 16-a jarcento la turkoj kelkfoje disrabis la vilaĝon, fine ĝi senhomiĝis, en la 18-a jarcento rehomiĝis. En 1871 apuda vilaĝo Lukafa unuiĝis kun Alibánfa. En 2013 rivero Zala kaŭzis inundon.

Vidindaĵoj