Alice Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice Károlyi
Persona informo
vdr

Alice Károlyi [kAroji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Károlyi Alice estis hungara pulmonologo, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis István Károlyi (venerologo), ŝia geedziĝa nomo estis Czapek Béláné [capek].

Alice Károlyi[1] naskiĝis la  20-an de majo 1937(nun 1937-05-20) en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de aŭgusto 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alice Károlyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1955, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1961, kiun ŝi kompletigis per licenco pri pulmonologio. Post la diplomo ŝi praktikadis en la pulmonologia instituto, post la licenco jam kiel lektoro kaj ĉefkuracisto ĝis 1980, pli poste en kliniko. Inter 1983-1997 ŝi prelegis en Universitato Semmelweis aŭ en tiam ties memstara Medicina Edukcentro. Ŝi esploris la pulmoflamojn kaj tuberkulozojn. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1975, ŝi doktoriĝis (DSc) en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziĝis en 1965 kaj ŝi ricevis premion en 1997.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tüdőgümőkóros betegek nikotinelvonó kezelésének módszere. (1962)
  • Az epidemiológiailag súlyos tüdőgümőkór kialakulása és felkutatása Magyarországon. (disertaĵo, 1974)
  • A tüdő gyulladásos betegségei. (redaktaĵo, 1987)
  • A felnőttkori közösségben – területen – szerzett pneumóniák diagnózisa és etiológiája. (disertaĵo, 1992)
  • A környezeti ártalom szerepe a légzőszervi megbetegedésekben. Realitások és elképzelések. (kunaŭtoro, 1997).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.