Aliya Moldagulova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aliya Moldagulova
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1925 (1925-10-25)
en Bulak
Morto 14-an de januaro 1944 (1944-01-14) (18-jaraĝa)
en Nasva
Tombo Q124053980
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Q4130486 • Central Women's Sniper Training School
Okupo
Okupo militistokaŝpafisto
vdr
Poŝtmarko dediĉita al Aliya Moldagulova
Poŝtmarko dediĉita al Aliya Moldagulova

Aliya Nurmuhametkyzy MOLDAGULOVA (Kazaĥa: Әлия Нұрмұхамедқызы Молдағұлова; naskiĝis en Bulak, Kazaĥio, la 25-an de marto de 1925 kaj mortis en Novosokolniki, Pskova provinco, URSS, la 14-an de januaro de 1944) estis sovetia kaŝpafisto kaj heroo de Sovetunio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Civila vivo[redakti | redakti fonton]

Moldagulova perdis siajn gepatrojn dum sia infanaĝo kaj vivis kun sia onklo en Almato (Kazaĥa SSR). Antaŭ 1935 ŝi translokiĝis al Leningrado kie sia onklo estis rekrutita en Arme-transportan akademion. En aŭtuno de 1939 ŝi estis sendita al la orfejo, de kiu ŝi estis evakuita dum la Sieĝo de Leningrado en 1942 laŭ Ladoga Lago. La 1-an de oktobro el la sama jaro Moldagulova ricevis stipendion en Lernejo pri Teknika Aviado en Ribinsko[1].

Milita kuro[redakti | redakti fonton]

Post studado tie dum tri monatoj ŝi petis eksiĝon por aliĝi al la Ruĝa Armeo. En majo 1943 ŝi estis rekrutita en virina trejnada lernejo kie ŝi estis trejnita kiel kaŝpafisto. En julio 1943 ŝi aliĝis al la 54-a pafada brigado kun siaj kunuloj. En januaro 1944 la brigado embuskis germanojn ĉe la fervojo NovosokolnikiDno. Ŝi vidis ke mankas komandestro, do levis la taĉmenton al atako kun krio: «Por la Patrujo! Ni iru!» kaj la tuta bataliono saltis sur germanajn tranĉeojn. Aliya estis trafita de bombokanona eksplodo dum mana-al-korpa batalo, sed ŝi ricevis nur fragmenton sur ŝian manon. Malgraŭ la vundo, ŝi kuraĝe rebatis la malamikajn oficirojn, sed ŝi estis pafvundita denove kaj ĉi-foje la vundo estis mortiga. Ŝi mortis pro pafvundo tiun tagon. Moldagulova estis premiita de la Insigno Heroo de Sovetunio la 4-an de junio 1944 kaj Ordeno de Lenin. Ŝia tombo troviĝas en Monakovo, Pskovo.[2][3]

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

  • La 9-an de majo 1995 kadre de la 50-a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, Kazaĥio emisiis poŝtmarkon dediĉitan al Aliya Moldagulova.[4]
  • En 1997 monumento honore al ŝi estis konstruita en la placo Astano en Almato.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Молдагулова Алия Нурмухамбетовна". www.warheroes.ru.
  2. "Aliya Moldagulova". September 26, 2012. Archived from the original on October 21, 2013.
  3. Sakaida, Henry (2012-04-20). Heroines of the Soviet Union 1941–45. Bloomsbury Publishing. ISBN 9781780966922.
  4. "Aliya Moldagulova stamp"
  5. "Attractions of Almaty Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine".