Alois Bohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Bohn
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de novembro 1879(nun 1879-11-16)
en Hungario Újarad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 7-an de januaro 1937
en Aŭstrio Baden (Malsupra Aŭstrio) (Aŭstrio)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Alois Johann Bohn, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bohn Alajos estis aŭstrohungara arkitekto.

Alois Bohn[1] naskiĝis la 16-an de novembro 1879 en Újarad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto de Arad (urbo) en Rumanio), li mortis la 7-an de januaro 1937 en Baden (Malsupra Aŭstrio) (Aŭstrio).

Nacia Teatro en Kolozsvár fare de Bohn
Urbodomo de Szentes fare de Bohn

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alois Bohn apartenis al la germana minoritato de la lando, li parolis germane, hungare kaj rumane. Inter 1898-1901 li vizitis 4 vintrajn semestrojn en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li laboris kun aliaj arkitektoj. Ekzemple inter 1894-1897 li laboris ĉe Milan Tabaković en Arad (urbo), inter 1897-1905 ĉe Ignác Alpár. Alois Bohn translokiĝis al Baden en 1907, kie li malfermis arkitekturan atelieron. Li baldaŭ ricevis multajn mendojn pri privataj domoj kaj vilaoj. En 1910 li edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li estis en nebatalanta statuso de la armeo. Antaŭ kaj dum la mondmilito li kaj lia edzino aĉetis diversajn parcelojn en Baden, krome li konstruis kvaretaĝan loĝdomon por sia familio. En 1926 li konstruis banejon kun subĉiela banejo kaj parko en Baden, kiu tiutempe estis unika en la mondo. Li ricevis plurajn aŭstrajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • ̈Hungara Agrikultura Muzeo (Budapeŝto)
  • Nacia Teatro en Kolozsvár (1906)
  • urbodomo de Szentes (1910)
  • lernejo en Szentes (1912–1913)
  • banejo, hotelo en Baden

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]