Alojz Kremer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alojz Kremer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1873 (1873-05-29)
Morto 25-an de aŭgusto 1970 (1970-08-25) (97-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alojz D. Kremer, (naskiĝis la 29-an de majo 1873 en Stanča distrikto Trebišov – mortis la 25-an de aŭgusto 1970 en Prešov entombigita en Košice – organizanto, instruisto, tradukisto; estis kune kun Jozefo Friedrich fondinto kaj la unua prezidanto de E-klubo en Košice, kiu inter du mondmilitoj havis pli ol 300 membrojn; infanaĝon travivis en Timiŝoara, kie finis la elementan kaj mezajn lernejojn; poste li ellernis la metion de kompostisto kaj laboris en Sibiu; en 1904 li laboris en Hamburgo kiel kompostisto-korektisto por fremdaj lingvoj; en 1912 li fariĝis esperantisto; en 1914 li enarmiĝis al Košice kaj soldatservis pli ol 4 jaroj; post la Unua mondmilito li restis kun sia familio en Košice, kie efike laboris por E-movado; gvidis multajn E- -kursojn, tradukis multajn kantojn; en 1947 estis dum la Unua tutslovaka E-kongreso elektita kiel vicprezidanto de SES.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.