Aloyzas Urbonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aloyzas Urbonas
Persona informo
Naskiĝo la 21-a majo 1935
en en vilaĝo Radžionys, distrikto Rokiškis
Morto la 5-a januaro 2013
en Raudondvaris, distrikto de Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1995
vdr

Aloyzas Urbonas (naskiĝis la 21-an de majo 1935 en la vilaĝo Radžionys, distrikto Rokiškis, mortis la 5-an de majo 2013 en Raudondvaris, distrikto de Vilnius ) estis litova vojaĝanto, ĵurnalisto, publicisto, fotisto, verkisto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1953 finis mezlernejon de Kamajai, dum 1953-1958 studis ĵurnalistikon en Vilna universitato. En 1957-1960 laboris kiel regiona distrikta korespondanto de la redakcio de "Sovetskaja Litva" (Sovetunia Litovio), en 1960-1961 estis maristo de la ekspeda haringbazo de urbo Klaipėda, en 1962-1968 laboris kiel vica kaj supera korespondanto de Ŝtata Komitato pri Televido kaj Radio, en 1969-1976 en Ministerio pri Internaj Aferoj oficis kiel vica kaj supera instruktoro en Sekcio de Politika kaj Eduka Laboro, en 1976-1980 estis laboranto en redakcio de "Komjaunimo tiesa" [Vero de la komunisma junulara organizaĵo], dum 1980-1985 fakestris kaj anstataŭis ĉefredaktoron de la gazeto "Vakarinės naujienos" [Vesperaj Novaĵoj], en 1985-1989 estis maristo en diversaj ŝipoj, dum 1989-1992 fakestris en revuo "Pasaulis" [Mondo], kaj en 1993-1994 fakestro de ĉiusemajna gazeto "Vilniaus tribūna" [Tribunejo de Vilno], en 1995-1996 referanto de Frakcio de Labordemokrata Partio en Litova Parlamento por kontaktoj kun gazetaro, televido, radio. Estis atentema kaj amikema homo. Aloyzas Urbonas estas enterigita en tombejo de Kamajai en distrikto Rokiškis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis pli ol 20 librojn en la litova lingvo, kelkaj estas tradukitaj al la rusa.

  • Milicijos teletaipai kala (Milicaj teletajpiloj frapas, 1973). – Vilnius: Mintis, 1973. – 96 pĝ.
  • Pėdsakai baigiasi ugnyje (En la fajro finiĝas la spuroj). – Vilnius: Mintis, 1974. – 112 p.
  • Giminystės laipsnis – kovos draugai! – Vilnius: Mintis, 1975. – 71 p.: iliustr.
  • Mano svajonių žemė (La Tero de miaj revoj). – Vilnius: Mintis, 1979. – 87 p.: iliustr.
  • Likime rūstusis: apybraižos (Ho, sorto, mia severa). – Vilnius: Vaga, 1983. – 118 p.
  • Jūra, lauk manęs (Maro, atendu min). – Vilnius: Mintis, 1983. – 176 p.
  • Neliksi vienišas: dokumentinė apybraiža (kunaŭtore kun K. Trečiakauskas) / Aloyzas Urbonas, Kęstutis Trečiakauskas. – Vilnius: Mintis, 1984. – 118 p.
  • Ypatinga užduotis: apybraižos (La eksterordinara tasko). – Vilnius: Vyturys, 1985. – 96 p.
  • Por la homo (Esperantlingven de P. Jegorovas). Aloyzas Urbonas, Kęstutis Trečiakauskas. – Vilnius: Mintis, 1988. – 115 p. – ISBN 5-417-00230-5
  • Kaunas yra Kaunas!: 21 interviu (Kaŭnas estas Kaŭnas). – Vilnius: Žuvėdra, 1996. – 158 p.: iliustr. – ISBN 9986-500-14-1
  • Pasmerktųjų džiaugsmas: apsakymai (La feliĉo de kondamnitoj). – Vilnius: Žuvėdra, 1996. – 158 p.: iliustr. – ISBN 9986-500-14-1
  • Po saule: apie akademiką Antanas Būdvytis|Antaną Būdvytį (Sub la Suno: pri akademiano Antanas Būdvytis). 2003. – 270 p. – ISBN 9986-625-38-6
  • Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto) / Aloyzas Urbonas, Povilas Jegorovas. – Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2003. – 175 p.: iliustr. – ISBN 5-420-01528-5
  • Ąžuolas lieka gyventi: giminės istorija ir prisiminimai / Edvardas Makelis (literatūrinis bendraautoris Aloyzas Urbonas). – Vilnius: Gairės, 2007. – 203 p.: iliustr. – ISBN 978-9955-759-06-5
  • Mokytoja, išsprendusi meilės lygtį: prisiminimai apie matematikos dėstytoją Janiną Pilauskienę. – Vilnius: Žemės trauka, 2007. – 137 p.: iliustr. – ISBN 978-9955-810-00-1

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

En 1988 li ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj finis kurson de Trevor Steele en 1996. Li partoprenis kelkajn Universalajn kongresojn (en Prago 1996, en Adelajdo 1997, en Montpellier 1998 kaj en Berlino 1999). Aloyzas Urbonas publikigis multajn artikolojn kaj intervjuojn pri Esperanto en diversaj litovaj gazetoj kaj revuoj (Tiesa, Vakarinės naujienos, Pasaulis, Kauno diena [Tago de Kaŭno], Mokslas ir technika k. a.). Fine de 2003 en Vilnius, en Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj, en 2000 ekz. aperis lia litovlingva libro "Esu Esperanto eilinis" (Mi estas soldato de Esperanto), kiun kunaŭtoris Povilas Jegorovas. Li sincere laboris por Esperanto.