Alsópáhok

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alsópáhok [alŝOpAhok] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Hévíz. Alsó signifas: suba, paro de la vilaĝo estas Felsőpáhok. Iama vilaĝo Nemesboldogasszonyfa [nemeŝboldogasonjfa] apartenas al la municipo.

Preĝejo de Alsópáhok

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Alsópáhok situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Keszthely-Lendava. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 4, Balatonszentgyörgy 15, Pacsa 16, Zalaszentgrót 26, Zalakaros 28, Tapolca 30 km-ojn.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1259 en formo "Paah". Baldaŭe al tiu nomo aldoniĝis ankaŭ Hosszú [hosU] (=longa). Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo suferis multe. Ekde 1996 hotelo funkcias en Alsópáhok.

Vidindaĵoj [redakti]

  • romkatolika preĝejo de 1778
  • romkatolika preĝejo de 1936 en Nemesboldogasszonyfa
  • fiŝkaptista lago