Amanda Higley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amanda HIGLEY [amanda higli] (1975-) naskiĝis en Sakramento, Kalifornio, Usono. Ŝi ĉeestis la Kolegion Principia, kie instruas la fama Esperantisto Duncan Charters, de kiu ŝi lernis Esperanton. Ŝi eklernis Esperanton en 1996, ĉeestis la Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto dum kelkaj someroj, kaj komence de decembro 1999 ŝi ekvojaĝis al Eŭropa Esperantio. Ŝi ĝenerale uzis Pasportan Servon dum sia estado. Ŝi ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson (en Veszprém, Hungario), la Mont-Kabanan Renkontiĝon (en Aŭstrio) kaj la TEJO-seminarion (en Strasburgo, Francio). Ŝia tuta vojaĝado daŭris 16 monatojn tra 16 landoj. Kiam ŝi revenis, ŝi prelegadis ĉe multaj universitatoj pri siaj spertoj por revigligi la junularan esperanto-movadon en Usono.

Eksteraj Ligiloj