Amatora radia konfirmkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konfirmkarto de amatora radiostacio OK2BIZ
Konfirmkarto de amatora radiostacio SM5DAD


Amatora radia konfirmkarto, mallonge konfirmkarto, estas karteto farita el papero aŭ kartono, kiun radioamatoro sendas unu al la alia por konfirmi kontakton. La kartetojn oni sendas kutime per papera poŝto. Por ŝpari kostojn radioamatoraj landaj kluboj organizas la kunsendadon de ĉiuj kartoj al klubo de alia lando per paketo.

Mallonga nomo de la karteto estas "QSL", por la internacia telegraf-kodo (aŭ Q-kodo) kiu signifas "mi konfirmas, ke mi ricevis vian elsendon." La mallongigo estis elpensita unue por pli rapide ĝin sendi dum la morsa komuniko, sed estas ofte uzata ankaŭ en voĉa komuniko.

ILERA rekomendas ne uzi la mallongigon QSL dum voĉaj kontaktoj, sed diri "konfirmkarto".

konfirmkarto estu informilo pri nia afero

Konfirmkarto de Esperanto-amatoro estu prefere en Esperanto. Eble ĝi estu paralele en Esperanto kaj nacia lingvo aŭ angla. La vortoj en Esperanto kiel

al dato frekvenco modulado raporto

certe estas komprenitaj ankaŭ de ne-esperantistoj kaj ne ĝenas. La peton/dankon pri konfirmkarto oni ja povas skribi dulingve. Ankaŭ ne-esperantistoj volonte akceptas kartojn en nia lingvo. Ja estas por la plimulto interesa enigmo. Tia raraĵo estas elstara inter la multaj "normalaj" kartoj.

Se cent esperantistaj stacioj dissendas po cent konfirmkartojn, tio estas dek mil reklamiloj por nia afero.

Atentu, ke la vorto Esperanto aperu tre granda sur via karto, videbla klare el distanco de 50 cm. Kaj ĝi estu en bona kontrasto al la fono. Bonajn kaj malpli bonajn ekzemplojn oni trovas en nia Yahoo-grupo (vidu sube). Alklaku tie en la ĉefpaĝo je fotoj.

La karto de DJ4PG kaj DF0ESP montras nian grupon de ILERA, fotita dum la Universala kongreso en Berlin 1999. Rimarko: por esti valida por diplomo mankas la subskribo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj