Amebo
Amebo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Amebo (latine Amoeba) estas mikroskopa, preskaŭ diafana unuĉela organismo de genro de eŭkariotoj. Ĝi havas nedifinitan ĉiame ŝanĝantan formon kaj moviĝas helpe de siaj pseŭdopodoj (ŝajnpiedoj). Ĝi estas multe konata kiel unuĉelulo.
Priskribo
Ameboj loĝas en lagetoj, en humida grundo, en tripoj de animaloj. Ili konsistas el maldika ekstera tegilo de la ĉelo, granda nukleo, nutraj kaj kuntiriĝaj vakuoloj kaj adipaj globuloj. Ili reproduktiĝas per binara divido kaj havas longecon ĝis 0.3 mm.
La plej konataj specioj
- Amoeba proteus (ordinara)
- Entamoeba histolytica (kiu kaŭzas disenterion)