Amina Laŭal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amina Laŭal
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1973 (1973-01-04) (51-jaraĝa)
en Katsina
Lingvoj angla • niĝeria piĝino vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

'Amina Laŭal, Amina LawalAmina Lawal Kurami (naskiĝis en 1972) estas niĝeria virino kiu estis kondamnita la 22-an de marto 2002 fare de islama juĝistaro laŭ Ŝario (en Funtua, en la norda ŝtato Kacino) je morto per ŝtonĵetado pro adulto kaj gravediĝo ekster geedzeco. La patro de la bebo tamen ne estis persekutata pro manko de pruvoj kaj iĝis senkulpa fare de la sama ŝaria tribunalo sen atenti ekzamenojn pri DNA.[1]

La kondamno levis internaciajn protestokampanjojn per kiuj gravuloj, asocioj, NROj ktp klopodis premi por ke la kondamno ne estu plenumita, kion finfinfe oni atingis.

La tribunalo malaltigis la kondamnon konsiderinte ke eblas al virino gravediĝi eĉ jarojn post la seksumado, kio permesus imagi ke Amina Laŭal gravediĝis nature jarojn post la morto de sia edzo.

Notoj[redakti | redakti fonton]