Saltu al enhavo

Amos Oz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amos Klausner (bildo fare de Mariusz Kubik)

Amos Oz (n. 4-an de majo, 1939) estas fama israela verkisto, kies vera nomo estas Amos Klausner (hebree: עמוס עוז‎). Li ankaŭ estas profesoro de literaturo ĉe la universitato Ben Gurion en Birŝeba, kaj de 1967 li estas unu el la plej famaj proponantoj de la du-ŝtata solvo al la konflikto inter lia lando kaj la palestinanoj.

Oz naskiĝis en Jerusalemo, la 4-an de majo 1939. Pli aŭ malpli duono de liaj fikciaj verkoj parolas pri aferoj kiuj okazas ne pli ol unu mejlon for de la loko kie Amos Oz kreskis. La patro de Oz venis el Litovio, kaj la patrino el Pollando, sed ili ambaŭ migris al Palestino kiam ili estis junaj. Lia familio estis laika, tamen dekstra, kaj pro tio Oz vizitadis religian lernejon en Jerusalemo, ĉar la alternativo estis socialisma lernejo. La patrino de Oz mortigis sin kiam li estis 12-jara. 15-jara, Amos Oz translokiĝis al la kibuco Hulda, kie li ŝanĝis sian familian nomon al Oz, kiu Hebree signifas "forton". Li restis tie ĝis 1986, kiam li translokiĝis al Arad kun sia familio.

La unua verko de Oz estis publikigita en 1965. Li verkis ĝis nun 18 romanojn en la Hebrea, kaj liaj verkoj estis tradukitaj al 30 lingvoj. Li gajnis multajn gravajn premiojn, inkluzive de la premio Israelo por literaturo en 1998, kaj la germana Goethe-premio en 2005.

Amos Oz estas unu el la plej respektataj intelektuloj en Israelo, kaj li estas konata pro siaj maldekstraj pozicioj. Li ĉiam argumentis favore al kreado de sendependa palestina ŝtato, sed ankaŭ ofte kritikis eksterlandanojn kiuj laŭ li tro akre kritikis Israelon. Por multaj jaroj Oz subtenis la israelan laborpartion, sed en la 1990-aj jaroj li subtenis la pli maldekstran politikan partion Meretz. Oz ĉiam kontraŭis la konstruadon de judaj kolonioj en la okupataj teritorioj, sed en 2006 li publike subtenis la israelan bombadon de Libano, dirante ke en ĉi tiu kazo ne temas pri israela milito por ekspansii, sed pri defendo.