Anasaĵa saŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salsa de pato
Saŭco en tipaj pakaĵoj por individua servo

Anasaĵa saŭco (ĉine 酸梅醬) estas dolĉa flava saŭco servata en ĉinaj restoracioj en Eŭropo kaj Usono kiel saŭco por spicado de ovorulaĵoj kaj printempaj rulaĵoj. La saŭco estas farita el prunoj, abrikotojpersikoj same kiel sukero, vinagro, zingibro kaj kapsiketo.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la "anasaĵa saŭco" devenas de ĝia angla nomo: "anasaĵa saŭco". Ekzistas neniu anaso en tiu saŭco, tamen ĝi estis servita en ĉinaj restoracioj en Usono [1] kie ĝi estis servita kiel kondimento al pekin-stila anaso anstataŭe de la tradicia hoisin-saŭco [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dimmick, T.. (2003) The Complete Idiot's Guide to 5-Minute Appetizers, Complete Idiot's Guide to. Alpha Books. ISBN 978-1-59257-134-5.
  2. . What Exactly Is Duck Sauce? (angle). Alirita 2020-05-07.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]