Andor Csizmadia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Csizmadia

Andor Csizmadia
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1910 (1910-09-04)
en Győr
Morto 12-an de junio 1985 (1985-06-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo historiisto de juro • kulturhistoriisto • jurosciencisto
vdr

Andor Csizmadia [ĉizmadia], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csizmadia Andor estis hungara juristo, profesoro, urbestro, ekstera membro de Aŭstra Scienca Akademio.

Andor Csizmadia [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1910 en Győr. Li mortis la 12-an de junio 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Csizmadia frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Scienca Universitato Ferenc József. Li akiris juran diplomon en 1933, sed jam ekde 1929 li estis subnotario en sia naskiĝurbo. Tiutempe li jam ankaŭ kontribuis ĉefe en lokaj gazetoj. Depost rehungariĝo de Kolozsvár li partoprenis en reorganizado de la administrado, en 1944 li estis urbestro de Nagybánya. En la sama jaro li estis nomumita privata profesoro en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Dum la nazia erao li retiriĝis en vilaĝo. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en la ministerio. Inter 1946 kaj 1949 li estis katedrestro en jura akademio en Eger, poste li instruis en Universitato Péter Pázmány kaj Universitato József. En 1951 li atingis la instruan rangon docento. En 1956 li kandidatiĝis, poste li estis konsilisto de ŝtata eklezia oficejo ĝis la pensiuliĝo. Ekde 1958 li instruis en Scienca Universitato de Pécs, kie li estis katedrestro, en la sekva jaro universitata profesoro, vicdekano (1962–1964), dekano kun rektorrajto (1964–1968). Li doktoriĝis en 1964, li pensiuliĝis en 1980. Li ricevis aŭstran kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar városok kegyurasága (1937)
  • A magyar városi jog. Reformtörekvések a városi közigazgatásban (1940)
  • A község (1947)
  • Az 1848/49. évi népképviseleti országgyűlés (1954)
  • Hajnóczy József közjogi politikai munkái (1958)
  • Az egyházi mezővárosok jogi helyzete és küzdelmük a felszabadulásért a XVIII. században (1962)
  • Rechtliche Beziehungen von Staat und Kirche in Ungarn vor 1944 (1971)
  • Magyar állam- és jogtörténet (1972, 1986) - studenta lernolibro
  • A magyar közigazgatás fejlődése a XVIII. századtól a tanácsrendszer létrejöttéig (1976)
  • A kormányzás egyes kérdései a felszabadulás előtt (1983)
  • Nemerec (2003) - historia romano

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio Csizmadia Andor (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]