András Szalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Szalai
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1917 (1917-02-06)
en Pécs
Morto 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (32-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great
Okupo
Okupo party official • esperantisto
vdr

András SZALAI (Pécs 1917-1949, junaĝe Ervin LÄNDLER). Li estis 16 jara, kiam oni eksigis lin el la gimnazio pro partopreno en maldekstra student-movado, poste li iĝis turnisto. Pro politikaj persekutoj en 1937 li transloĝiĝis en Zagrebon, kie tiutempe estis vigla Esperantista movada vivo. Li tie Esperantistiĝis, partoprenis plurajn Esperanto-vojaĝojn kaj studis inĝenieradon. Ekde 1940 li partoprenis en Budapeŝto la komunistan rezist-movadon kun la esperantisto Gyula Kulich, sed ili falis en la manojn de la polico kaj estis en prizono (1942-1944). Pro grava malsano li liberiĝis, kaj ekde 1945 li laboris en la komunista partio. En 1949 li rolis en la politika proceso kontraŭ László Rajk, kaj laŭ falsaj akuzoj ankaŭ lin oni kondamnis kaj ekzekutis.