Andranik Ozanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andranik Ozanjan
Statuo de la Generalo Andranik en la tombejo Père-Lachaise en Parizo

Generalo Andranik Toros Ozanjan (armene Զորավար Անդրանիկ Թորոսի Օզանյան) (1865 - 1927) estis armena militisto kaj batalanto por la libereco de la armenoj. Li estas agnoskata kiel nacia armena heroo. Antaŭ la katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto, Erevano, inaŭgurita en 2001 por celebri la 1700-jariĝon de ŝtata kristanismo en Armenio, troviĝas statuo de Andranik sur du ĉevaloj.

Li naskiĝis en Şebinkarahisar, Okcidenta Armenio. Post la frua perdo de sia edzino kaj du filoj, Andranik aliĝis al la movado por la liberiĝo de armenoj disde la Otomana Imperio, kaj partoprenis en diversaj politikaj partioj. Sed estis en Konstantinopolo, kie li arigis la gvidantojn de la politika pensmaniero pri la sendependeco de Armenio, kiu plifirmigis liajn idealojn kaj celojn. Li akceptis ĉiujn misiojn destinitajn por li kaj post la forpaso dum batalo de la grupa gvidanto, Serob Aghbiur, estis li kiu sukcedis lin. Andranik partoprenis en la Balkanaj militoj de 1912-1913. Dum la Unua Mondmilito, partoprenis en la militkampanjo en Kaŭkazio kie estis nomumata generalo de la armenaj volontulaj trupoj de la Rusa armeo.

Andranik estis unu el la aktivaj anoj de la armen-naciisma politika partio Henĉako. Sed diverĝaj ideoj pri la partia politiko igis lin foriri de ĝi kaj aliĝi al la Daŝnako.

La sendependeco de Armenio nur estis efemera revo pro la aneksado de la armena teritorio al la nova Sovetio kaj pro la arkivigado de la Traktato de Kars. La batalo ne plu havis sencon por li kaj foriris el Armenio por vojaĝi tra Eŭropo kaj fine al Usono en Fresno en 1922, kie li fine loĝis kun nova edzino. Lia nomo kaj famo permesis al li kolekti fondusojn por helpi armenajn orfojn.

Lia sano ne bone fartis kaj en sanejo de Chico en Kalifornio li forpasis la 31-an de aŭgusto 1927. Li estis entombigita en la tombejo Ararat de Fresno la 7-an de septembro 1927. Kelkajn monatojn pli malfrue lia korpo estis eltombigita kaj repatriigita al Parizo en la tombejo Père-Lachaise, kie oni elstarigis statuon por dua enterigo. En februaro 2000, liaj cindroj estis senditaj al Armenio kie ili ripozas en la tombejo Jeraplur post kiam Armenio fariĝis sendependa kiel lia revo.

Andranik venas de André plus la armena sufikso -ik ekvivalenta al la esperantaj ĉj kaj nj. Do, Andranik signifas Anĉjo aŭ Andy en la angla.