Andre Gunder Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andreas (Andre Gunder) FRANK (n. 24-an de februaro 1929 en Berlino; 23-an de aprilo 2005 en Luksemburgo) estis germana ekonomikisto, kunfondinto de la Teorio de dependeco.

Li devis forlasi en 1933 Germanion pro enpotencigo de la nazioj. Unue li veturis al Svislando, poste al Usono, kie li studis ekonomikon ĉe la Swarthmore College en Pensilvanio kaj montris grandan kliniĝon al la instruoj de John Maynard Keynes. En la Universitato de Ĉikago - kie li promociis en 1957 - instruis lin inter aliaj la monetaristo Milton Friedman. Post asistenta laboro en Michigan, li travojaĝis en 1961 Afrikon kaj Latinamerikon kaj evoluigis radikalan teorion pri la subevoluiteco. En Ĉilio li konatiĝis kun Marta Fuentes, lia posta edzino.

Li instruis en Universitatoj de Brazilio kaj Meksiko. Usono malpermesis al li la enveturon en 1965 pro liaj radikalaj politikaj tezoj (la malpermeso ĉesis nur en 1979). Kvankam en Kanado oni rigardis lin kiel minacon je la "nacia sekureco", li tamen ricevis en 1966 postenon kiel gastprofesoro en Montrealo. Cetere ankaŭ Kubo kaj GDR ne volis lin akcepti.

Li publikigis ekde 1968 multajn verkojn pri "Evoluo de Subevoluiteco" en Ĉilio. Kiam la militistaro puĉis sub gvido de Augusto Pinochet, li fuĝis kun la familio al Berlino, Frankfurt am Main kaj München. Li laboris ĉe Max-Planck-Institut en Starnberg kaj publikigis 10 librojn kaj eseojn. Li do ne havis konstantan postenon.

Ekde 1978 li laboris kiel profesoro en la angla Norwich, poste en Amsterdam. Kiam lia edzino mortis, li translokiĝis al Toronto kaj denove edziniĝis kun junulino, sed li baldaŭ divorcis.

Verkoj

  • US-Brazil Economic Relations - A Case Study of American Imperialism, The Radical Education Project, Ann Arbour 1963
  • Hugo Blanco Must Not Die, University of Toronto, 1967
  • Kapitalismus und Unterentwicklung in Lateinamerika, Frankfurt, Europäische Verlagsanstalt, 1968
  • Latein America. Unterentwicklung oder Revolution. Offenbach., Sozialistisches Büro., 1969.
  • Latin America: Underdevelopment or Revolution - Essays on the Development of Underdevelopment and Immediate Enemy, MR Press, New York 1969
  • et al., Economia politica del subdesarrollo en America Latina, 1° edicion, Buenos Aires Ediciones Signos S. R. L. 1970
  • Sociology of Development and Underdevelopment of Sociology, London Pluto Press 1971
  • Lumpenbourgeoisie: lumpendevelopment; dependence, class, and politics in Latin America. Monthly Review Press 1972, ISBN 0853452350
  • Lateinamerika: Entwicklung der Unterentwicklung, Wagenbach 1975
  • On Capitalist Underdevelopment, Oxford University Press Bombay 1975 ISBN 019560475X
  • Economic Genocide in Chile. Monetarist Theory Versus Humanity. Two Open Letters to Arnold Harberger and Milton Friedman. Spokesman Books1976
  • Weltwirtschaft in der Krise. Verarmung im Norden, Verelendung im Süden Rowohlt, Reinbek, 1978 ISBN 3499143526
  • Dependent Accumulation & Underdevelopment, Macmillan London 1978, ISBN 0333239512
  • Abhängige Akkumulation und Unterentwicklung. Frankfurt/M. Suhrkamp Verlag 1980
  • Crisis: In the World Economy, Holmes & Meier, NY, 1980 ISBN 0841905835
  • Die europäische Herausforderung. Friede und Arbeit durch europäische Entspannung. Stuttgart, Alektor-Verlag der ESG 1983
  • et al., Transforming the Revolution: Social Movements and the World-System, Monthly Review, NY, 1990 ISBN 0853458081
  • The centrality of Central Asia. Amsterdam, VU University Press1992
  • et al., Kritik des bürgerlichen Anti-Imperialismus. Entwicklung der Unterentwicklung. Acht Analysen zur neuen Revolutionstheorie in Lateinamerika, Wagenbach Rotbuch 15
  • et al., The Gulf War and the New World Order, Notebooks for Study and Research, #14, International Institute for Research and Education, Amsterdam
  • Reorient - University of California Press, 1998
  • Orientierung im Weltsystem. Von der Neuen Welt zum Reich der Mitte. Wien, Promedia 2005

Eksteraj ligiloj

oficiala paĝaro kun tekstoj

  • Korotayev A., Malkov A., Khaltourina D.: Introduction to Social Macrodynamics: Compact Macromodels of the World System Growth. Moscow: URSS, 2006, ISBN : 5484004144 [1].