Andrea Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Katona
Andrea Katona
Andrea Katona
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1967 (1967-05-09) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Debrecen
Okupo
Okupo politikistobibliotekisto • universitata instruisto
vdr

Andrea Katona, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Katona Andrea estas hungara bibliotekisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Sajó.

Andrea Katona[1] naskiĝis la  9-an de majo 1967(nun 1967-05-09) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Katona akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1990, plian diplomon post 8 jaroj en Scienca Universitato Lajos Kossuth, en 2004 ŝi akiris Ph.D. en Universitato Loránd Eötvös. Inter 1985–1999 ŝi laboris en pluraj bibliotekoj, poste en ŝtataj organizaĵoj. Ekde 2008 ŝi denove laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, eĉ inter 2010-2013 ŝi gvidis ĝin. En 2011 ŝi akiris licencon pri spertisto de biblioteko. Ŝi estis docento de Universitato de Kaposvár[2]. Ekde 2015 ŝi partoprenis en la politiko sen iu ajn sukceso.

Krimo[redakti | redakti fonton]

Katona en 2012 estis partoprenanto de akcidento kaŭzinta morton. Ŝi ekrigardis, ke el ŝia aŭto du ŝtelistoj tra rompita fenestro prenis aktujon de Katona. Ŝi per aŭto ĉasis la ŝtelistojn, kiuj rifuĝis per motoroj. Dumvoje estis preteratenditaj ĉiuj trafikaj reguloj. Fine unu akcidente mortis, la alia sen helpo forfuĝis. Katona estis akuzita per kaŭzo de morta akcidento kaj kontraŭtrafika konduto. Post longa proceduro en 2017 ŝi ne ricevis punon.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]